Ĉandrapur
Ĉandrapur, laŭ marate मराठी estas urbego, ankaŭ municipo en meza Barato, en subŝtato Maharaŝtro, kie ĝi estas la sidejo de la samnoma distrikto. La loknomo signifas marate "urbo de la luno". Pro la proksimaj karbominejoj la alia nomo estas "nigra oro-urbo."
Ĉandrapur | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
urbo ![]() | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 442401 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | 19° 57′ N, 79° 18′ O (mapo)19.9579.3Koordinatoj: 19° 57′ N, 79° 18′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 188 m [+] | ||
Areo | 56,4 km² (5 640 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+05:30 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/1/17/Chandrapur_skyline.jpg/220px-Chandrapur_skyline.jpg)
Geografio
redaktiĈandrapur troviĝas sur montetaro en alteco de 190 metrojn super la marnivelo ĉe kunfluejo de 2 malgrandaj riveroj. La urbego deklivas de nordo al sudo. La areo estas riĉa je karboj. Hingangat troviĝas 81, Adilabad 86, Javatmal 132, Ramagundam 134, Nagpuro 135, Gondija 191, Varangal 225, Rajpuro 283, subŝtata ĉefurbo Mumbajo 688, Kolkato 983 tutlanda ĉefurbo Delhio 987 kilometrojn (aere) [1].
Demografio
redaktiLaŭ la censo en 2011 Ĉandrapur havis populacion de 355 739.
Historio
redaktiEn tiu loko reĝo fondis urbon en la 13-a jarcento, eĉ iom poste ĝi estis sidejo de reĝlando konata ankaŭ kiel Ĉandagar aŭ pli simple Ĉanda. Dum la historio ofte okazis inundoj, sed en la modernaj tempoj digo kun akvorezervujo kaj akvoenergia centralo estis konstruita. La nuna loknomo estas ekde 1964, la nuna statuso estas D-grada municipo.
Ekonomio
redaktiĈandrapur estas centro de karbominado. En 2012 funkciis 27 minejoj ĉirkaŭ Ĉandrapur. Aliaj industrioj inkludas cementofabrikon, paperproduktadon, kaj feralojproduktadon.
Religioj
redaktiLa ĉefa religio en Ĉandrapur estas en 2012 la hinduismo (72%), krome ekzistas budhismo (16%), islamo (10%), kristanismo, ĝajnismo kaj sikismo malpli ol 1%.
Lingvoj
redaktiLa ĉefa (oficiala) lingvo en Ĉandrapur estas la marata. La minoritataj lingvoj estas la hinda, la angla kaj indiĝena.
Edukado
redaktiMezlernejo estis establita en 1906. La altlernejoj de Ĉandrapur estis aligitaj al Gondvana Universitato.
Trafiko
redaktiAl Ĉandrapur kuras 3 fervojaj linioj kaj 4 ĉefvojoj. Enurbe 4 stacidomoj funkcias. La loka flughaveno funkcias tre proksime, la internacia en Nagpur.
Klimato
redaktiĈandrapur havas tropikan klimaton (Aw) kun musono. La averaĝa pluvo jare estas 1248 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, sed pli ofte inter junio-oktobro pro la musono. La temperaturo varias inter 21-34 °C.
Vidindaĵoj
redakti- pluraj preĝejoj
- fortikaĵo
- statuo
- Nacia Parko Tadoba en la distrikto
Fontoj
redakti- WikiTrans
-
Stacidomo
-
Konstruata ponto
-
Templo
-
Kirko
-
Statuo