Ramagundam
Ramagundam (telugue రామగుండం) estas urbego en meza Barato, en subŝtato Telangano, en distrikto Peddapalli. La loknomo estas kombinaĵo de du vortoj: Ramo estas hindua dio, Gundam signifas "akvofontoj".
Ramagundam | |||
---|---|---|---|
City in India | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 505208 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 242 979 (2011) [+] | ||
Loĝdenso | 2 588 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 18° 48′ N, 79° 27′ O (mapo)18.879.45Koordinatoj: 18° 48′ N, 79° 27′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 179 m [+] | ||
Areo | 93,87 km² (9 387 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+05:30 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Ramagundam [+] | |||
Geografio redakti
Ramagundam situas sur montetaro laŭ rivero en alteco de 179 metrojn de la marnivelo. Karimnagar troviĝas 46, Varangal 91, Siddipet 96, Ĉandrapur 134, Adilabad 139, Nizamabad 140, subŝtata ĉefurbo Hajderabado 186, Ĝagdalpur 275, Mumbajo 696, Kolkato 1021, tutlanda ĉefurbo Delhio 1120 kilometrojn (aere) [1]
Demografio redakti
Laŭ la censo en 2011 Ramagundam havis populacion de 229 644, kun la aglomeraĵo 242 979. La legopovo estas 69% (laŭ germana Vikipedio 75%).
Historio redakti
Ramagundam estis parto de la ŝtato de Hajderabado, kiu estis kreita en 1726. En 1948 Hajderabado estis integrigita en la jam sendependa Barato. En 1956 subŝtato Andra-Pradeŝo, en 2014 Telangano estis kreita. La nova distrikto Peddapalli naskiĝis en 2016.
Ekonomio redakti
Ramagundam situas ĉe karbominejoj, ne mirinde la urbego havas grandan termikan centralon, al kiu industriaĵoj ligiĝas. Tamen granda parto de la loĝantaro vivas rekte aŭ nerekte de agrikulturo.
Lingvoj redakti
La telugua estas la plej grava lingvo kun oficiala statuso en Ramagundam.
Religioj redakti
En Ramagundam vivas precipe hinduoj (89%) kaj muslimoj (10%).
Klimato redakti
Ramagundam situas en savanoklimato laŭ klimata klasifiko de Köppen (Aw). Jare pluvas averaĝe po 1129 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, sed inter junio-septembro pli ofte pluvas, inter decembro-marto apenaŭ pluvas. La averaĝa temperaturo varias inter 22-34 °C.
Trafiko redakti
Ramagundam havas trairantan fervojan linion kun aparta fervoja ponto kaj plurajn forirantajn vojojn kun sola ponto. Enurbe estas ankaŭ aŭtobusa stacidomo. La plej proksima internacia flughaveno funkcias en Hajderabado.
Vidindaĵoj redakti
- ĉefe hinduaj temploj kaj aliaj preĝejoj
Fontoj redakti
- WikiTrans
-
Municipejo
-
Halo
-
Templo
-
Vendejego