Javatmal
Javatmal, laŭ marate यवतमाळ estas urbego, ankaŭ municipo en Barato, en subŝtato Maharaŝtro, kie ĝi estas la sidejo de la samnoma distrikto. La loknomo devenas de la marata Javat (=monto) kaj mal (=vico).
Javatmal | |||
---|---|---|---|
urbo | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 445001 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 116 551 () [+] | ||
Loĝdenso | 11 460 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 20° 24′ N, 78° 8′ O (mapo)20.478.133333333333Koordinatoj: 20° 24′ N, 78° 8′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 445 m [+] | ||
Areo | 10,17 km² (1 017 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+05:30 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Yavatmal [+] | |||
Geografio redakti
Javatmal troviĝas en meza parto de Barato en alteco de 445 m. Vardha troviĝas 63, Amravati 71, Hinganghad 77, Adilabad 90, Akola 122, Nagpuro 130, Ĉandrapur 132, subŝtata ĉefurbo Mumbajo 578, ĉefurbo Delhio 921, Kolkato 1087 kilometrojn (aere) [1].
Demografio redakti
Laŭ la censo en 2011 Javatmal havis populacion de 116 551. La legopovo estis en la sama jaro 92%.
Historio redakti
Javatmal iam estis la ĉefurbo de Sultanlando de Berar. En 1572 estis aneksita la plena distrikto fare de alia sultanlando, sed en 1596 oni cedis al Mogola Imperio, kiu tiam regis grandan parton de la nuntempa Barato. Ekde 1707 Javatmal falis al la Maratha Imperio. Inter 1853-1947 la urbo apartenis al Brita Imperio.
Ekonomio redakti
Dum la brita rego Javatmal estis klasifikita kiel montetstacio, kie oni kultivis kaj prilaboris kotonojn, ankaŭ komercadis. Nuntempe ekzistas industria zono pri teksaj industrioj.
Religioj redakti
La religioj en Javatmal estas hinduismo (69%), islamo (15%), budhismo (13%), ĝajnismo (2%), kristanismo (0,7%) kaj iomete aliaj.
Lingvoj redakti
La ĉefa (oficiala) lingvo en Javatmal estas la marata. La minoritataj lingvoj estas la urdua kaj la telugua.
Trafiko redakti
Javatmal estas bone ligita voje, sed ekzistas ankaŭ fervoja kontakto. La loka flughaveno funkcias tre proksime, la internacia en Nagpur.
Klimato redakti
Javatmal havas tropikan klimaton (Aw) kun musono. La averaĝa pluvo jare estas 1041 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, sed pli ofte inter junio-septembro. La temperaturo varias inter 20-33 °C.
Vidindaĵoj redakti
- pluraj preĝejoj
- festivalo
Fontoj redakti
- WikiTrans