Akola

urbo en Barato

Akola estas metropolo, la ĉefurbo de kotonoj en subŝtato Maharaŝtro en okcidenta Barato.

Larĝa vido ĉe Akola
Larĝa vido ĉe Akola
Akola
urbo • urbego • setlejo
Administrado
Poŝtkodo 444001
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 425 817  () [+]
Loĝdenso 7 840 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 20° 44′ N, 77° 0′ O (mapo)20.73333333333377Koordinatoj: 20° 44′ N, 77° 0′ O (mapo) [+]
Alto 286 m [+]
Areo 54,31 km² (5 431 ha) [+]
Horzono UTC + 05:30
Akola (Maharaŝtro)
Akola (Maharaŝtro)
DEC
Akola
Akola
Situo de Akola
Akola (Barato)
Akola (Barato)
DEC
Akola
Akola
Situo de Akola

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Akola [+]
vdr
Vojo en Akola

Geografio redakti

Akola troviĝas laŭ rivero en interno de la lando, same en interno de la subŝtato en alteco de ĉirkaŭ 300 m. Amravati troviĝas 82, Aŭrangabado (Maharaŝtro) 197, vintra subŝtata ĉefurbo Nagpuro 221, Solapur 358, Vasai-Virar 459, somera subŝtata ĉefurbo Mumbajo 478, ĉefurbo Delhio 882, Ĉenajo 914, Kolkato 1193 kilometrojn (aere) [1].

 
Placo en Akola

Demografio redakti

Post kiam la municipaj limoj de Akola estis etenditaj en 2016, estis registrite 537,137 da homoj.

Historio redakti

Akola estas menciita jam en sanskrita epopeo. Depost Aŝoko pluraj dinastioj estis la regantoj ĉi tie. Periodo de islama regado komenciĝis, kiam sultano de Delhio konkeris la regionon en la frua 14-a jarcento. Periodo de la Mogola Imperio okazis inter 1595 kaj la 17-a jarcento. Tiam la fortikaĵo estis signife fortikigita. En 1853 Akola venis sub la administradon de la Brita Orienthinda Kompanio. La brita dominado ĉesis en 1947.

Ekonomio redakti

Ĉe Akola granda industria areo funkcias kun kvar industriaj zonoj kaj 25 fabrikoj. La kotono estas la superrega kultivaĵo de la agrikulturo. Menciindas la sojfaboj.

Trafiko redakti

Akola estas bone ligita voje kaj fervoje al la tutlandaj retoj. La loka flughaveno estis konstruita fare de britoj en la 1940-aj jaroj kaj regule sendis flugojn al Mumbajo. Nun ĝi estas nefunkcia.

Religio redakti

La religioj en Akola estas hinduismo (54,93%), islamo (29,93%), budhismo (12,81%), ĝajnismo (1,46%), kristanismo (0,42%), sikismo (0,20%) kaj aliaj.

Eduko redakti

 
Kolegio en Akola

En Akola kolegioj, institutoj kaj universitatoj signifas la altan edukon. Ili fokusiĝas al agrikulturo, medicino kaj juro.

Klimato redakti

Akola havas tropikan savanan klimaton (Aw) kun musono. La averaĝa pluvo jare estas 802 mm. En ĉiuj monatoj iomete pluvas, sed pli ofte inter junio-septembro. La temperaturo varias inter 20-35 °C.

Vidindaĵoj redakti

Fontoj redakti

  • WikiTrans