Vardha
Vardha, laŭ marate वर्धा estas urbego, ankaŭ municipo en meza parto de Barato, en subŝtato Maharaŝtro, en la samnoma distrikto, kie Vardha estas ties sidejo. Vardha ricevas sian nomon de la samnoma rivero, kiu fluas ĉe limoj de la distrikto.
Vardha | |||
---|---|---|---|
urbo • setlejo | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 442001 | ||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | 20° 45′ N, 78° 37′ O (mapo)20.7578.616666666667Koordinatoj: 20° 45′ N, 78° 37′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 234 m [+] | ||
Areo | 11,84 km² (1 184 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+05:30 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Wardha [+] | |||
Geografio redakti
Vardha havas averaĝan altecon de 234 metrojn. Javatmal troviĝas 63, Nagpuro 67, Amravati 91, Ĉandrapur 113, Akola 167, subŝtata ĉefurbo Mumbajo 636, tutlanda ĉefurbo Delhio 889, Kolkato 1029 kilometrojn (aere) [1].
Demografio redakti
Laŭ la censo en 2011 Vardha havis populacion de 106 444. La legopovo estis en la sama jaro 80%.
Historio redakti
La areo de la nuna Vardha apartenis al pluraj imperioj, baldaŭ sultanlandoj, ekde 1853 al la Brita Imperio.
Ekonomio redakti
Komence Vardha estis agrikultura urbo pri kotonoj kaj sojfaboj. Baldaŭ pro la geografia loko kaj bonaj trafikaj eblecoj la urbo iĝis industria centro. En la lastaj jardekoj multaj firmaoj pri ŝtaloj elektraĵoj estis establitaj ĉi tie.
Religioj redakti
La ĉefaj religioj en Vardha estas hinduismo kaj budhismo, sed ekzistas kun malgranda procento islamo, ĝajnismo, kristanismo kaj sikismo.
Lingvoj redakti
La ĉefa (oficiala) lingvo en Vardha estas la marata, aliaj lingvoj inkludas: la hinda, la guĝarata, la sinda kaj la panĝaba.
Edukado redakti
Vardha havas plurajn altlernejojn, kolegiojn, institutojn. Inter ili elstaras la medicina havanta la nomon pri Gandhi.
Trafiko redakti
Al Vardha kuras 6 vojoj. La urbego estas fervoja nodo kun ligiloj al Mumbajo, Ĉenajo kaj Kolkato. La plej proksima internacia flughaveno funkcias ĉe Nagpur.
Klimato redakti
Vardha havas tropikan klimaton (Aw) kun influo de musono. La averaĝa pluvo jare estas 966 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, sed pli ofte inter junio-septembro. La temperaturo varias inter 20-34 °C.
Vidindaĵoj redakti
Fontoj redakti
- WikiTrans