Ĉirmiri
Ĉirmiri, laŭ (hindie चिरमिरी) estas urbego kaj municipo en Barato, en subŝtato Ĉatisgaro, en distrikto Korija.
Ĉirmiri | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
montetostacio | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 497449 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 100 800 () [+] | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 23° 12′ N, 82° 21′ O (mapo)23.282.35Koordinatoj: 23° 12′ N, 82° 21′ O (mapo) [+] | ||
Horzono | UTC+05:30 [+] | ||
| |||
| |||
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/3/3c/Jaganath_tample_chirimiri.jpg/220px-Jaganath_tample_chirimiri.jpg)
Demografio
redaktiĈirmiri havis populacion de 100 800 en 2021 kun legopovo 66%.
Geografio
redaktiĈirmiri situas laŭ rivero en montaro 586 metrojn super la marnivelo. Ambikapur troviĝas 87, Korba 102, Singrauli 117, Bilaspur 127, Rajgarh 179, subŝtata ĉefurbo Rajpuro 228, Ĝabalpur 248, Ranĉio 304, Kolkato 620, tutlanda ĉefurbo Delhio 794, Mumbajo 1094 kilometrojn (aere) [1].
Historio
redaktiĈirmiri estas minurbo, la unua minejo pri karboj malfermis en 1930, post 2 jaroj komenciĝis fakte la minado. La sekvaj minejoj malfermis en 1942, 1945 kaj 1946. Ili estis privataj, sed la ŝtato naciigis ilin en 1973.
Ekonomio
redaktiEkonomio de Ĉirmiri konsistas el karbominado, spite la surfacan minadon la areo havas densajn arbarojn, kiu enhavas ekzotikan flaŭron kaj faŭnon kun naturaĵoj por la turistoj.
Lingvoj kaj religioj
redaktiEn Ĉirmiri la ĉefaj lingvoj estas la hindia kaj la ĉatisgara. Plejparte hinduoj vivas en la urbego.
Trafiko
redaktiEn Ĉirmiri finiĝas flanka fervoja linio, ankaŭ por pasaĝeroj, sed la minejoj havas alian linin. 3 vojoj kuras al la urbego.
Klimato
redaktiĈirmiri havas tropikan klimaton kun influo de musonoj. Jare pluvas 1422 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, sed plej ofte inter junio-septembro. Novembre kaj decembre apenaŭ pluvas. La averaĝa jara temperaturo varias inter 17-30 °C.
Vidindaĵoj
redakti- temploj
- naturaj vidindaĵoj (naturaĵoj) en la ĉirkaŭaĵo
Fontoj
redakti- WikiTrans