Andamanoj kaj Nikobaroj
La insuloj Andamanoj kaj Nikobaroj (bengale আন্দামান ও নিকোবর দ্বীপপুঞ্জ; tamile அந்தமான் நிக்கோபார் தீவுகள், hindie अंडमान और निकोबार द्वीपसमूह, telugue అండమాన్ నికోబార్ దీవులు) estas grupo de insuloj de la Golfo de Bengalo kaj Unia Teritorio de Barato.
Andamanoj kaj Nikobaroj | ||
---|---|---|
unia teritorio de Barato | ||
Administrado | ||
Estas parto de | Barato | |
Inkludas | Asocia teritorio de Barato | |
Administra centro | Port Blair | |
Demografio | ||
Loĝantaro (laŭ la stato de 2011) | 380 581 | |
Loĝdenso | 46 loĝ./km² | |
Geografio | ||
Areo | 8 249 km² (824 900 ha) | |
Andamanoj kaj Nikobaroj sur la mapo de Barato | ||
Geografia situo | 11° 40′ 48″ N, 92° 43′ 12″ O (mapo)11.6892.72Koordinatoj: 11° 40′ 48″ N, 92° 43′ 12″ O (mapo) [+] | |
Kodoj | ||
ISO 3166-2 | IN-AN | |
Eksteraj paĝoj | ||
www | ||
La kategorio en la Komunejo | Andamanoj kaj Nikobaroj [+] | |
Akvejo | Hinda oceano | |
Koordinatoj | 11° 40′ 48″ N, 92° 43′ 12″ O (mapo)11.6892.72 [+] | |
Akvokolektejo | 8 249 km² (824 900 ha) [+] | |
Areo | 8 249 km² (824 900 ha) [+] | |
Loĝantaro | 356 152 [+] (2005) | |
Andamanoj kaj Nikobaroj | ||
Vikimedia Komunejo: Andaman and Nicobar Islands [+] | ||
En TTT: Oficiala retejo [+] | ||
La teritorio situas geografie je 150 km norde de Aceh en Indonezio kaj apartigata de Tajlando kaj Birmo de la Andamana maro. Ĝi enhavas du insularojn, nome Andamanoj kaj Nikobaroj, apartigataj de la paralelo 10° N, kun la Andamanoj norde de tiu latitudo, kaj Nikobaroj sude. La Andamana maro situas oriente kaj la Golfo de Bengalo okcidente.
La teritoria ĉefurbo estas la andamana urbo de Port Blair. La teritoria loĝantaro laŭ la plej ĵusa (2011) censo de Barato estis de 379944. Ĉio kune la totala terareo de la teritorio estas proksimume 6 496 km².
Naturo
redaktiAndamanoj kaj Nikobaroj ĝuas el unika tropika pluvarbaro kaj kanopeo, fare de miksita flaŭro kun elementoj el naturaj vivejoj de Barato, Birmo kaj Malajzio kaj endemiaj floroj. Ĝis nune ĉirkaŭ 2200 variantoj de plantoj estis registritaj, el kiuj 200 estas endemiaj kaj 1300 ne estas en kontinenta Barato.
Ankaŭ pri faŭno la insularoj enhavas specifan situacion en kiu estas multaj endemioj, ekzemple la minacata Andamana palumbo.