Neandertala homo

specio

Neandertala homoNeandervala homo [noto 1], science Homo neanderthalensis (antaŭe Homo sapiens neanderthalensis). La nomo estis donita de la irlanda anatomiisto William King en 1863.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Homo habilis

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Subklaso: Placentuloj Eutheria
Klado: Euarchontoglires
Superordo: Euarchonta
Ordo: Primatoj Primates
Subordo: Haplorrhini
Superfamilio: Hominoidea
Familio: Hominidae
Subfamilio: Homininae
Genro: Homo Homo
Homo neanderthalensis
William King, 1864
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Ĉu la neandertala homo povis paroli? - Video de la jutuba kanalo Scivolemo.

Restaĵoj de ĉi tiuj prahomoj estis unue trovitaj en 1856 en la Neander-Valo en Germanio, apud Duseldorfo. Neandertalaj homoj vivis tra la tuta Eŭropo kaj okcidenta Azio dum la malfrua Plejstoceno, de 150,000 - 35,000 a.K.

La malkovro de tiuj restaĵoj markas la komencon de la paleoantropologio. Ĉirkaŭ 1850, la ideo de homa mortspecio estis preskaŭ nekredebla. Tamen, la verko de Charles Darwin 1859 kaj aliaj fosiliaj malkovraĵoj finfine gvidis al la ideo, ke la restaĵoj estas konektitaj al moderna homa origino. De tiam, pli ol 400 Neandertaluloj estis malkovritaj, tio estas tre surpriza afero, ĉar oni kalkulas ke ne estis pli ol 15 mil el tiuj homoj en tuta historio, tre eble ĝi estis raraĵo kiel nunaj siberiaj tigroj.

Neandertalhomo estis adaptita al malvarmo, kaj tio estas videbla pro lia granda cerbo, lia mallonga sed robusta korpo kaj granda nazo. Tiuj markoj estas ĝenerale selektitaj por malvarmaj klimatoj. Lia cerbo estis preskaŭ 10 elcente pli granda ol tiu de la moderna homo Homo sapiens. Averaĝe, la alteco de Neandertalhomo estis 1.65m kaj li estis tre muskola, tiel kiel modernaj pezlevuloj.

Mapo montranta la lokojn kie oni trovis restaĵojn de neandertalaj homoj

Neandertalaj homoj ofte uzis kavernojn, sed tre eble ili loĝis antaŭ ili en kabanoj, ĉar kavernoj estas malsekaj kaj malvarmaj; kelkaj homoj, ekzemple en nordoriento de Brazilo, ankoraŭ uzas similajn konstruaĵojn. Ili sciis kiel uzi fajron, ne kiel la Homo habilis, sed ofte, tre eble ili sciis ekfajrigi kaj ne dependis de natura fajro. Ili uzas tre kompleksajn ŝtonajn ilojn, faritaj per metodo Le Vallois, kaj lignajn lancojn. Ili foje konstruadis ŝirmejon en la subĉielo, foje kun ŝtonoj kaj rokoj. Ekzistas atestoj pri tio, ke Neandertalaj homoj praktikadis iujn formojn de religio, kaj eĉ faradis krudajn formojn de operacioj. Neandertalanoj estis la unuaj homoj, kiuj intence enterigadis siajn mortintojn. Nun la plejmulto el paleoantropologiistoj opinias ke ili povus paroli.

La mapado de la genaro de Neandertala homo jam pruvas ke ĝi kaj Homo sapiens ne apartenas al la sama specio, sed ambaŭ tre verŝajne devenas de alia komuna specio: Homo heidelbergensis. Nun oni devas esplori ĉu ili povis hibridiĝi kaj havi komunajn idojn (en Portugalio oni malkovris restaĵojn de bebo, kiu povus estis produkto de ilia miksiĝo, sed tio ankoraŭ ne estis tute pruvita).

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. la nomo venas el la germana Neander-tal ~ Neander-valo

Eksteraj ligiloj redakti