Prahomaj laboriloj

Por nutri sin la unuaj homoj ĉasadis aŭ kaptadis bestojn (terajn aŭ akvajn –fiŝojn) kaj kolektadis fruktojn, radikojn kaj plantojn. Ili migradis laŭ sezonoj, sin protektadis en grotoj aŭ tendoj. Ĉasitaj animaloj donadis al ili viandon por nutrado, grason por fajro, felon por vestaĵo kaj tendo. De ostoj ili faradis armilojn kaj hejman ilaron, ankaŭ juvelon kaj ludilojn.

La plej malnovaj iloj estas nomitaj hakiletoj (en:Chopper (archaeology)) de antropologoj kaj estis faritaj en Afriko antaŭ 2 milionoj jaroj. Tre simplaj iloj estis farita per batado de du ŝtonoj kontraŭ unu la alian. Pli perfektaj ŝton-iloj, kiuj estas nomitaj manhakiloj (de:Faustkeil), aperis post milionoj da jaroj kaj estis zorgeme farita. Ili estis uzataj de primitivaj homoj dum batalo, por mortigi bestojn, kaj prepari manĝaĵon.

La kontinua disvolviĝo de iloj estas grava vojo per kiu homoj malsamas de aliaj bestoj. La kapablo al pliigo de naturaj kapabloj, interalie la kreo de iloj kaj ilia konstanta plibonigo dum la jarcentoj, estas la bazo de civilizoj. Ĉi tiu estas la ĉefa areno de homa progreso por la kontinuaj ŝanĝoj en teknologio, kio kaŭzas la plibonigon de la vivkondiĉoj.

Vidu ankaŭ redakti