Scienca revolucio

evento en Eŭropo dum la 15a kaj 16a jarcentoj

La scienca revolucio estis la apero de moderna scienco dum la frua moderna periodo, pli malpli la 17-a jarcento, kiam evoluoj en matematiko, fiziko, astronomio, biologio (inkluzive de homa anatomio), kemio, filozofio, kaj grandparte ankaŭ en kulturo, transformis vidojn kaj komprenojn de socio kaj naturo.[1][2][3][4][5][6][7] Multaj konsideras la sciencan revolucion kiel gravan orientilon en la transiro el la Mezepoko al modernaj tempoj, kaj pli specife - orientilon en la transiro el la Renesanco al la Klerismo.

Portreto de Galileo Galilei fare de Leoni.
Moviĝo de Suno (flava), Tero (blua), kaj Marso (ruĝa). Maldekstre, la heliocentra moviĝo de Koperniko. Dekstre, tradicia geocentra moviĝo, inkluzive de la retroira moviĝo de Marso. Por simpleco, la periodo de Marso de revolucio estas prezentita kiel 2 jaroj anstataŭe de 1.88, kaj orbitoj estas prezentitaj kiel perfekte cirklaj aŭ epitrokoidaj.

La scienca revolucio komenciĝis en Eŭropo direkte al la fino de la renesanca epoko kaj daŭris tra la malfrua 18-a jarcento, influante la intelektan socian movadon konatan kiel la klerismo. Kvankam ĝiaj datoj estas pridisputataj, la publikigo en 1543 de la verko de Koperniko De revolutionibus orbium coelestium (Pri la rivoluoj de la ĉielaj sferoj) estas ofte citita kiel marko de la komenco de la scienca revolucio. Samtempe estis publikigita la verko de Andreo Vesalio De humani corporis fabrica libri septem (Pri la Strukturo de la Homa Korpo). La unua revoluciis la kampon de astronomio, konata kiel Kopernika Revolucio, kaj la dua revoluciis medicinon.

Unua fazo de la scienca revolucio, fokusita al la rekovro de la sciaro de la antikvoj, povas esti priskribita kiel Scienca Renesanco kaj estas konsiderata kiel finita en 1632 per la publikigo de la verko de Galileo nome Dialogo sopra i due massimi sistemi del mondo.[8] La kompletigo de la scienca revolucio estas atribuata al la "granda sintezo" fare de Isaac Newton en 1687 per la Principia, kiu formuligis la leĝojn de movo kaj de universala gravito.[9] Tiel estis starigitaj la fundamentoj por modernaj astronomio kaj astrofiziko.

La malkovroj en la fako de mekaniko kondukis al la neglektado de la kvarelementa modelo de la strukturo de la materio, kaj preter la strukturo de la materio proponita de la atoma skolo - materialo kunmetita de atomoj. La germana sciencisto Georgius Agricola, komencis evoluigi mineralogion, kaj publikigis gravan kaj revolucian artikolon pri metaloj nomita De re metallica (pri la naturo de metaloj). Robert Boyle, krom lia kontribuo al fiziko, ankaŭ multe kontribuis al kemio, kaj establis, kune kun aliaj, la distingon inter alĥemio kaj kemio. Tiuj sukcesoj pavimis la manieron por drasta progreso en la kampo en la jarcentoj kiuj sekvis.

La kampo de elektromagnetismo ankaŭ faris siajn unuajn paŝojn en tiu tempo. La angla kuracisto William Gilbert malkovris elektron, kaj elpensis la anglan terminon "elektro" por priskribi ĝin. Li ankaŭ faris mirindajn eltrovaĵojn pri magnetoj kaj magnetismo. Male al aliaj kampoj en fiziko, la kampo komencis disvolviĝi nur jarcentojn poste, en la 18-a kaj 19-a jarcentoj.

Antaŭ la fino de la 18-a jarcento, la scienca revolucio malfermis la vojon al la "Epoko de Reflekto" aŭ moderna scienco. La koncepto de scienca revolucio okazinta laŭ longa periodo aperis en la 18a jarcento en la verkaro de Jean Sylvain Bailly, kiu vidis du-ŝtupan procezon de forbalaado de la malnova kaj establado de la nova scienco.[10]

Teknologiaj inventoj kaj evoluoj redakti

Scienca progreso kaj percepta ŝanĝo dum la periodo de la scienca revolucio pavimis la vojon al gamo da teknologiaj inventoj kaj evoluoj, kvankam la progreso estis pli malgranda ol tiu farita dum la Industria revolucio. Evoluoj inkluzivas:

Referencoj redakti

  1. Galilei, Galileo (1974) Two New Sciences, trad. Stillman Drake, (Madison: Univ. of Wisconsin Pr. pp. 217, 225, 296–7.
  2. Moody, Ernest A. (1951). "Galileo and Avempace: The Dynamics of the Leaning Tower Experiment (I)". Journal of the History of Ideas 12 (2): 163–193. doi:10.2307/2707514. JSTOR 2707514. [Moody, Ernest A. (1951). "Galileo and Avempace: The Dynamics of the Leaning Tower Experiment (I)". Journal of the History of Ideas 12 (2): 163–193. doi:10.2307/2707514. JSTOR 2707514.] Alirita la 16an de Januaro 2016.
  3. Clagett, Marshall (1961) The Science of Mechanics in the Middle Ages. Madison, Univ. of Wisconsin Pr. pp. 218–19, 252–5, 346, 409–16, 547, 576–8, 673–82
  4. Maier, Anneliese (1982) "Galileo and the Scholastic Theory of Impetus," pp. 103–123 in On the Threshold of Exact Science: Selected Writings of Anneliese Maier on Late Medieval Natural Philosophy. Philadelphia: Univ. of Pennsylvania Pr. ISBN 0812278313
  5. Hannam, p. 342
  6. Grant, E. (1996). The Foundations of Modern Science in the Middle Ages: Their Religious, Institutional, and Intellectual Contexts. Cambridge Univ. Press. ISBN 0521567629. pp. 29–30, 42–7.
  7. "Scientific Revolution" Arkivigite je 2009-10-28 per la retarkivo Wayback Machine en Encarta. 2007.
  8. The Scientific Renaissance, 1450-1630
  9. Newton's Laws of Motion
  10. (1976) “The Eighteenth-Century Origins of the Concept of Scientific Revolution”, Journal of the History of Ideas 37 (2), p. 257–288. doi:10.2307/2708824. 

Literaturo redakti