Galilejo

itala sciencisto
(Alidirektita el Galileo GALILEI)

Galilejo (Galileo GALILEI [ɡaliˈlɛːo ɡaliˈlɛi], komplete Galileo di Vincenzo Bonaulti de Galilei)[1] (naskiĝis la 15-an de februaro 1564, mortis la 8-an de januaro 1642) estis tre grava itala sciencisto, unu el la fondintoj de moderna scienco (kun Bakono kaj Kartezio), nome astronomo, fizikisto kaj inĝeniero, foje priskribita kiel multfakulo, el Pisa.[2] Malsimile al la antikvuloj, Galilejo ne nur observis kaj pensis logike pri naturo, sed ankaŭ faris eksperimentojn kaj aplikis matematikon al sia observado. Per siaj eltrovoj li ŝancelis la mondbildon de la Okcidento. Galileo estis nomita la "patro de la observada astronomio",[3] la "patro de la moderna fiziko",[4][5] la "patro de la scienca metodo",[6] kaj la "patro de la moderna scienco".[7]

Galilejo
itala sciencisto
itala sciencisto
Blason de Galilée (Galileo Galilei).svg
Persona informo
Naskiĝo 15-a de februaro 1564
en Pisa, Flago-de-Italio.svg Italio
Morto 8-a de januaro 1642
en Arcetri, Flago-de-Italio.svg Italio
Tombo Baziliko Santa Croce [#]
Religio katolikismo [#]
Nacieco italo
Etno Italoj [#]
Lingvoj latina lingvoitala lingvo [#]
Loĝloko PizoPadovoFlorenco [#]
Ŝtataneco Duklando de FlorencoGrandduklando de Toskanio [#]
Alma mater Universitato de Pizo [#]
Subskribo Galileo Galilei Signature 2.svg
Familio
Patro Vincenzo Galilei [#]
Patrino Giulia Ammannati [#]
Gefratoj Michelagnolo Galilei [#]
Edz(in)o
Amkunulo Marina Gamba [#]
Infanoj Vincenzo Gamba • Maria Celeste [#]
Profesio
Okupo astronomofilozofo • matematikisto • fizikistoinventisto • astrologo • universala klerulo • universitata profesoro • sciencistoinĝeniero [#]
Laborkampo matematiko, scienco
Aktiva en PizoPadovoFlorenco [#]
Doktoreca konsilisto Ostilio Ricci [#]
Fama pro i.a. suncentrismo
Verkado
Verkoj Galileja transformo ❦
equations for a falling body [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Information icon.svg
vdr

Galileo studis rapidon kaj rapidecon, graviton kaj la fenomenon de libera falo, la principon de relativeco, la inercion, la parabolan movadon de ĵetaĵoj kaj ankaŭ laboris en aplikita scienco kaj teknologio, priskribante proprecojn de pendoloj kaj de "hidrostatikaj ekvilibriloj", inventis la termoskopon kaj variajn militkompasojn, kaj uzis la teleskopon por scienca observado de ĉielaj astroj. Liaj kontribuoj al observada astronomio inkludas teleskopan konfirmon de la fazoj de Venuso, la observadon de la kvar plej grandaj satelitoj de Jupitero, la observadon de la Ringoj de Saturno, kaj la analizon de sunmakuloj.

La pionira defendo fare de Galileo por la suncentrismo kaj kopernikismo estis polemikiga dum lia vivodaŭro, ĉar plej ofte, plej defendis la tercentrismajn modelojn kiel tiu de Tycho Brahe.[8] Li trafis opozicion el astronomoj, kiuj dubis pri suncentrismo pro foresto de observita stela paralakso.[8] La afero estis esplorita de la Roma Inkvizicio en 1615, kio konkludis, ke suncentrismo estis "freneza kaj absurda en filozofio, kaj formale hereza ĉar ĝi eksplicite kontraŭdiras en multaj lokoj la sencon de la Sankta Skribaĵo".[8][9][10]

Galileo poste defendis siajn ideojn en Dialogo sopra i due massimi sistemi del mondo (1632), kiu aperis por ataki kontraŭ la papo Urbano la 8-a kaj tiel malamikis lin kaj la Jezuitojn, kiuj ambaŭ estis subtenintaj Galileon ĝis tiu punkto.[8] Li estis procesita de la Inkvizicio, trovita "evidente suspektinta de herezo", kaj devigita kontraŭdiri sin. Li pasigis la ceteron de sia vivo je hejmaresto.[11][12] Estante tiel sub hejmaresto, li verkis Discorsi e dimostrazioni matematiche intorno a due nuove scienze, en kiu li resumis la laboron kiun li estis farinta dum kvardek jaroj plej frue en du sciencoj kiuj nun estas nomataj kinematiko kaj rezistado de materialoj.[13][14]

BiografioRedakti

Ekvivo kaj familioRedakti

Galileo naskiĝis en Pisa (tiam parto de la Duklando Florenco), Italio, la 15an de februaro 1564,[15] la unua el ses filoj de Vincenzo Galilei, liutisto, komponisto kaj muzikteoriisto, kaj Giulia (denaske Ammannati), kiuj estis geedziĝintaj en 1562. Ankaŭ Galileo mem iĝos lerta liutisto kaj lernos frue el sia patro skeptikismon antaŭ la establita aŭtoritato,[16] la valoron de bone-mezurita aŭ kvantigita eksperimentado, aprezon por perioda aŭ muzika mezurado de tempo aŭ ritmo, same kiel la rezultojn atenditajn el kombino de matematiko kaj eksperimento.

Tri el la fratoj de Galileo survivis infanaĝon. Ankaŭ la plej juna, Michelagnolo Galilei (aŭ Michelagnolo), iĝis liutisto kaj komponisto kvankam li kontribuis fakte al la financaj pezoj dum la junaĝo de Galileo. Michelangelo estis malkapabla kontribui por pagi la ŝuldojn de ilia patro al siaj bofratoj, kiuj poste klopodis serĉi procesajn rimedojn por la plenumo de la pagoj. Michelangelo krome foje prunteprenis monon el Galileo por subteni siajn muzikajn taskojn kaj veturojn. Tiuj financaj pezoj eble kontribuis al fruaj deziroj fare de Galileo por disvolvigi inventojn kiuj havigu aldonajn enspezojn.

Kiam Galileo Galilei estis ok-jaraĝa, lia familio translokiĝis al Florenco, sed li estis lasita kun Jacopo Borghini dum du jaroj. Li estis edukita el 1575 ĝis 1578 en la Abatejo Vallombrosa, Reggello, ĉirkaŭ 30 km sudoriente de Florenco.[17]

NomoRedakti

Galileo tendencis referenci sin mem nur per sia persona nomo. En tiu epoko, familinomoj estis elekteblaj en Italio, kaj lia familinomo havis la saman originon kiel lia foje familinomo, Galilei. Kaj lia persona nomo kaj lia familinomo finfine deriviĝis el praulo, nome Galileo Bonaiuti, grava kuracisto, profesoro kaj politikisto en Florenco en la 15a jarcento; liaj posteuloj referencis sin mem kiel Galilei siahonore jam ekde la fino de la 14a jarcento.[18][19] Galileo Bonaiuti estis entombigita en la sama preĝejo, nome la Baziliko Santa Croce en Florenco, kie ĉirkaŭ 200 jarojn poste lia plej fama posteulo nome Galileo Galilei estis same entombigita.[20]

Kiam li referencis sin mem per pli ol unu nomo, ĝi estis foje Galileo Galilei Linceo, reference al la fakto ke li estas membro de la Akademio de la Linkoj, elita pro-scienca organizo en Italio. Estis ofta meze de la 16a jarcento inter familioj de Toskanio nomi la plej aĝan filon laŭ la familinomo de ties gepatroj.[21] Tiel, Galileo Galilei ne necese estis nomita laŭ sia praulo Galileo Bonaiuti, sed laŭ la familinomo Galilei de ties posteuloj. La itallingva maskla persona nomo "Galileo" (kaj de tie la familinomo "Galilei") deriviĝas el la latina "Galilæus", signife "el Galileo", biblimonda grava regiono en norda Israelo.[22][18] El la nomo de tiu regiono, la adjekto galilaios (greka γαλιλαίος, Latina Galilæus, itala galileo), kiu signigas "Galileano", estis uzita en antikveco (partikularr de la imperiestro Juliano) por aludi al Kristo kaj al liaj sekvantoj;[23] laŭ tiu, la adjekto estis adoptita kiel nomo kun signifo simila al JesuoKristano.

GefilojRedakti

 
La plej aĝa filo de Galileo nome filino Virginia estis partikulare dediĉita al sia patro.

Spite la fakton esti konvinkita pia romkatoliko,[24] Galileo estis patro de tri gefiloj ekster la tiam normalaj ligiloj de geedzeco, nome kun sia amatino Marina Gamba. Ili havis du filinoj, nome Virginia (naskita en 1600) kaj Livia (naskita en 1601), kaj unu filon, nome Vincenzo Gamba (naskita en 1606).[25]

Pro iliaj eksterlegitimaj naskoj, ilia patro konsideris la junulinojn needzinigeblaj, kaj krome eventuala okazigo de problemoj pro enorme elspezaj subteno de dotoj, kio estus estinta simila al la antaŭaj etendaj financaj problemoj de Galileo ĉe du el liaj fratinoj.[26] Ili nura meritoplena alternativo estis la eklezia vivo. Ambaŭ junulinoj estis akceptitaj en la konvento de San Matteo en Arcetri kaj restis tie por la cetero de iliaj vivoj.[27]

Virginia adoptis la nomon Maria Celeste[28] por eniri en la konvento.[29] Ŝi mortis la 2an de aprilo 1634, kaj estis entombigita kun Galileo en la Baziliko Santa Croce (Florenco). Livia adoptis la nomon Fratino Arcangela[30] kaj estis malsana plej parton de sia vivo. Vincenzo estis poste legitimigita kiel laŭleĝa heredanto de Galileo kaj edziĝis al Sestilia Bocchineri.[31]

Kariero kiel sciencistoRedakti

Kvankam Galileo serioze konsideris pastrecon kiel profesio estante junulo, je instigo de sia patro li aliĝis en 1580 en la Universitato de Pizo por gradigo en medicino.[32] En 1581, kiam li ankoraŭ estis studanto de medicino, li rimarkis, ke balanciĝanta lustro, kiun aerfluoj movis ĝis balancigo en pli grandaj kaj malgrandaj arkoj. Al li tio aspektis, per komparo kun sia korbatado, ke la lustro estis uzanta la saman kvanton de tempo por balanciĝi tien kaj reen, sen depende de kiom for ĝi estis balanciĝante. Kiam li revenis hejmen, li konstruis du pendolojn de egala longo kaj balancigis unu per granda arko kaj la alian per malgranda arko kaj trovis, ke ili faris saman tempon por rekuniĝi. Nur ĝis la verkaro de Christiaan Huygens, preskaŭ unu jarcenton poste, kiam la taŭtokrona naturo de balanciĝanta pendolo estis uzita por krei akuratan tempopecon.[33] Tiel Galileo jam en 1583 estis malkovrinta la izokronecon (egaldaŭron) de la osciloj de pendolo.

 
Palazzo alla Giornata, historia konstruaĵo de la Universitato de Pizo.

Ĝis tiu punkto, Galileo estis intence apartigita el matematiko, ĉar kuracisto enspezis pli da mono ol matematikisto. Tamen, post hazarda spektado de prelego pri geometrio, li parolis al sia malpretan patro, ke li permesu al li studi matematikon kaj naturfilozofion anstataŭ medicinon.[33] Li kreis termoskopon, nome antaŭaĵo de la termometro, kaj, en 1586, publikigis malgrandan libron pri la dezajno de hidrostatika pezilo kiun li estis inventinta (kio por la unua fojo altiris al li la atenton de la fakula mondo). Galileo studis ankaŭ disegno, kiam tiu termino enhavis belartojn, kaj, en 1588, akiris la postenon de instruisto en la Accademia delle Arti del Disegno en Florenco, kie li instruis perspektivon kaj chiaroscuro. Inspirite de la arta tradicio de la urbo kaj de la verkoj de la renesancaj artistoj, Galileo akiris ankaŭ estetikan pensmanieron. Estante juna instruisto en la Accademia, li ekhavis vivodaŭran amikecon kun la florenca pentristo Cigoli, kiu inkludis la lunajn observojn de Galileo en unu el siaj pentraĵoj.[34][35]

Li fariĝis profesoro de matematiko ĉe Pizo (Italio) en 1589. In 1591, lia patro mortis, kaj li devis ekzorgi pri sia juna frato Michelagnolo. En 1592 Galielo iris al la Universitato de Padovo por instrui matematikon, pli precize geometrion, mekanikon kaj astronomion, kion li faris ĝis 1610.[36] Dum tiu periodo, Galileo faris gravajn malkovrojn kaj en pure fundamenta esplorado (por ekzemplo, pri kinematiko de movoj kaj astronomio) same kiel en praktikaj aplikataj sciencoj (por ekzemplo, pri forto de materialoj kaj por pionirado de teleskopo). Lia multegaj interesoj inkludis la studadon de astrologio, kio en tiu epoko estis fako tre ligita al la studoj de matematiko kaj de astronomio.[37]

En 1593 li inventis termometron. En 1604 li malkovris la leĝon de falantaj objektoj kaj observis novan stelon. Nova stelo eble ŝajnas eta afero, sed en la tagoj de Galilejo, ambaŭ la universitatoj kaj la Eklezio kredis la fizikon kaj astronomion de Aristotelo kaj Ptolemeo. Laŭ tio, Tero estas la centro de la Universo kaj, plue, ĉio super la luno—la Suno, la planedoj, la steloj, ktp—estas eterna, sendifekta kaj neŝanĝebla. Tial nova stelo maleblas. Sed tamen tio ja estas. Ĉi tiu eltrovo, same kiel multaj aliaj de Galilejo, ekfrakasis la antikvan mondbildon de la Okcidento.

En 1609, li aŭdis pri teleskopo inventita en Nederlando kaj konstruis tian ilon por si mem. Lia vera genio, tamen, montriĝis ne en la konstruo sed la utiligo: li turnis la teleskopon al la ĉielo. Kaj ŝancelis la mondon. En la ĉielo, Galilejo vidis, per la teleskopo, montojn sur la "sendifekta" luno, stelojn en la Laktovojo, kaj lunojn ĉirkaŭ Jupitero. Ĉi tiujn eltrovojn li priskribis en Sidereus Nuncius ("Stela Sendito") en 1610. En 1611 li observis makulojn sur la Suno—plua pruvo ke la ĉielo ne estas sendifekta, kiel Aristotelo diris. Ankaŭ en 1611, Galileo observis ke Venuso kreskas kaj malkreskas, simile al la Luno. Venuso kreskanta montras ke la suncentrismo de Koperniko (ke la Tero iras ĉirkaŭ la Suno kaj ne inverse) ne nur estis konvena matematika fikcio, kiu "savas la aperojn", sed estas la vero.

Teorio de tajdojRedakti

 
Galileo Galilei, portreto de Domenico Tintoretto.

La kardinalo Roberto Bellarmino estis verkinta en 1615 ke la Kopernika sistemo ne povas esti defendita sen "vera fizika pruvaro, ke la Suno ne cirklas la Teron sed la Tero cirklas la Sunon".[38] Galileo konsideris sian teorion pri tajdoj kiel havigo de tia pruvaro.[39] Tiu teorio estis tiom grava por li ke originale li intencis nomi sian Dialogo pri la du ĉefaj mondosistemoj per la titolo Dialogo pri la tienaj kaj reenaj movoj de la maro.[40] La referenco al tajdoj estis forigita el la titolo pro ordono de la Inkvizicio.

Por Galileo, la tajdoj estis okazigitaj per la movado tien kaj reen de la akvo de la maroj en punkto de la surfaco de la Tero akcelita kaj malrapidigita pro la rotacio de la Tero sur sia akso kaj revolucio ĉirkaŭ la Suno. Li cirkuligis sian unuan priskribon de la tajdoj en 1616, adresite al la kardinalo Alessandro Orsini.[41] Lia teorio havigis la unuan rigardon al la graveco de la formoj de la oceanaj basenoj en la grando kaj tempodaŭro de tajdoj; li akurate priskribis, por ekzemplo, la apenaŭajn tajdojn meze de la Adriatika Maro kompare kun tiuj de la pintoj. Kiel ĝenerala priskribo de la okazigo de la tajdoj, tamen, lia teorio estis malsukcesa.

Se tiu teorio estus estinta ĝusta, estus estinta nur unu alta tajdo por tago. Galileo kaj liaj samtempuloj estis konsciaj pri tiu malakurateco ĉar estas du altaj tajdoj en Venecio anstataŭ unu, ĉirkaŭ 12 horojn aparte. Galileo malatentis tiun nenormalecon kaj klarigis ĝin kiel rezulto de kelkaj duarangaj kaŭzoj kiel la formo de la maro, ties profundo, kaj aliaj faktoroj.[42][43] Albert Einstein poste esprimis opinion ke Galileo disvolvigis siajn "fascinajn argumentojn" kaj akceptis ilin senkritike pro sia deziro de fizika pruvaro de la movo de la Tero.[44] Galileo malatentis ankaŭ la ideon, konata el la Antikveco kaj de lia samtempulo Johannes Kepler, ke la Luno[45] okazigas la tadojn — Galileo ankaŭ malinteresiĝis pri la elipsaj orbitoj de la planedoj fare de Kepler.[46][47] Galileo plue argumentis favore al sia teorio pri tajdoj ankaŭ en la Dialogo sopra i due massimi sistemi del mondo (kvara giornata, tago, ĉapitro), konsiderante ĝin la lasta pruvo de la movado de la Tero.

Polemiko pri kometoj kaj Il SaggiatoreRedakti

 
Unua paĝo de Il Saggiatore en la originala eldono.

En 1619, Galileo enkotiĝis en polemiko kun la pastro Orazio Grassi, profesoro de matematiko en la Jezuita Collegio Romano. Tio ekis kiel disputo pri la naturo de kometoj, sed kiam Galileo estis publikiginta Il Saggiatore[48] en 1623, nome lia lasta kanonpafo en la disputo, tiu jam estis pli ampleksa polemiko pri la vera naturo de scienco mem. La titolpaĝo de la libro priskribas Galileo keil filozofo kaj "Matematico Primario" de la Granda Duko de Toskanio.

Ĉar Il Saggiatore enhavas grandan riĉon de la ideoj de Galileo pri kiel scienco estu praktikita, oni referencis ĝin kiel lia scienca manifesto.[49][50] Frue en 1619, la pastro Grassi estis anonime publikiginta pamfleton, Astronomia disputo pri la tri kometoj de la jaro 1618,[51] kiu studis la naturon de kometo kiu estis aperinta fine de novembro de la antaŭa jaro. Grassi konkludis, ke kometo estas fajraĵo kiu moviĝas laŭlonge de segmento de granda cirklo je konstanta distanco el la Tero,[52][53] kaj ĉar ĝi moviĝas en la ĉielo pli malrapide ol la Luno, ĝi devas esti pli malproksima ol la Luno.

La argumentoj kaj konkludoj de Grassi estis kritikitaj en posta teksto, nome Discorso delle Comete,[54] publikigita sub la nomo de unu el la lernantoj de Galileo, nome florenca advokato nomita Mario Guiducci, kvankam la teksto mem estis amplekse verkita de Galileo mem.[55] Galileo kaj Guiducci ne proponis propran definitivan teorion pri la naturo de kometoj,[56][57] kvankam ili ja prezentis kelkajn provizorajn supozojn kiuj nun estas komprenataj kiel eraraj. (La ĝusta alproksimiĝo al la studo de kometoj estis jam proponita en la epoko fare de Tycho Brahe.) En sia malferma ĉapitro, la Discorso de Galileo kaj Guiducci sentiale insultis la Jezuiton Christoph Scheiner,[58][59][60] kaj ankaŭ aliaj variaj malĝentilaj rimarkoj pri la profesoroj de la Collegio Romano estis disaj tra la tuta verko.[58] La Jezuitoj estis ofenditaj,[58][57] kaj Grassi tuj reagis per propra polemika traktaĵo nome, La astronomia kaj filozofia pesilo,[61] sub la pseŭdonimo Lothario Sarsio Sigensano,[62] ŝajnigante sin unu el siaj lernantoj.

Il Saggiatore estis la akra reago de Galileo kontraŭ la Astronomia pesilo.[63] Amplekse oni agnoskis ĝin kiel majstroverko de polemika literaturo,[64][65] en kiu la argumentoj de "Sarsi" estis submetitaj al forta malaprezo.[66] Ĝi estis salutita per ampleksa laŭdo, kaj partikulare plaĉis al la nova papo, Urbano la 8-a, al kiu li estis dediĉinta la verkon.[67] En Romo, en la antaŭa jardeko, Barberini, nome la estonta Urbano la 8-a, estis veninta al la flanko de Galileo kaj de la Linka Akademio.[68]

La disputo de Galileo kun Grassi permanente aliigis multajn el la Jezuitoj kiuj estis estintaj antaŭe simpatiaj al liaj ideoj,[69] kaj Galileo kaj liaj amikoj estis konvinkitaj, ke tiuj Jezuitoj estis responsaj pri la okazigo de lia posta kondamno.[70] La pruvaro por tio estis ne pruvita, tamen.[71][72]

La kazo GalileoRedakti

Kristoforo Klavo kaj aliaj jezuitaj astronomoj konfirmis la observojn de Galileo. Sed ili subtenis la sistemon de Tycho Brahe, en kiu la planedoj iras ĉirkaŭ la Suno, sed la Suno kaj Luno iras ĉirkaŭ la Tero. La sistemo estis matematike sama kiel Koperniko, sed fizike multe pli aristotela (en kiu ĉiu tera maso iras nature al la centro de la universo).

Ŝirmita per la atesto de sia teleskopo, en 1632 Galilejo verkis la libron Dialogo sopra i due massimi sistemi del mondo ("Dialogo pri la du ĉefaj sistemoj de la mondo"), kiu tezis, ke Koperniko pravas. Sed se Koperniko pravas, ne simple sur papero sed eĉ en la vera ĉielo, sekve Aristotelo kaj Ptolemeo kaj la Eklezio kaj la universitatoj ĉiuj malpravas.

Tial la Eklezio kontraŭstaris Galilejon kaj kondamnis Galilejon en 1633 kaj devigis lin malkonfesi la Kopernikan sistemon. (Estas ne pruvita la ofta diraĵo, ke post la malkonfeso Galilejo diris pri Tero, sub spiro, "Kaj tamen ĝi moviĝas".) Li estis malliberigita al sia domo kaj tie, blinda, li loĝis ĝis la fino kun sia filino. La reago de la Eklezio surprizis lin: la papo mem estis amiko lia kaj amiko de scienco. En 1638 li verkis libron pri fiziko, Du Novaj Sciencoj.

MortoRedakti

 
La Tombo de Galileo en la Baziliko de Santa Croce en Florenco

Li mortis en 1642. La sekvantan Kristnaskon, Neŭtono naskiĝis. Galileo estis ricevante vizitojn ĝis 1642, kiam, post suferi febron kaj korpalpitacio, li mortis la 8an de januaro 1642, estante 77-jaraĝa.[13][73] La Granda Duko de Toskanio, Ferdinando la 2-a, deziris entombigi lin en la ĉefa parto de la Baziliko de la Santa Croce, apud la tomboj de sia patro kaj aliaj antaŭuloj, kaj starigi marmoran maŭzoleon liahonore.[74][75] Tiuj planoj estis prokrastitaj, tamen, ĉar la papo Urbano la 8-a kaj lia nevo, la kardinalo Francesco Barberini, protestis,[74][75][76] argumentante, ke Galileo estis kondamnita fare de la Katolika Eklezio pro "evidenta suspekto de herezo".[77] Li anstataŭe estis entombigita en malgranda ĉambro apud la kapelo de novicoj fine de koridoro el la suda transepto de la baziliko al la sakristanejo.[74][78] Li estis poste reentombigita en la ĉefa parto de la Baziliko en 1737 post starigo de monumento tie liahonore;[79][80] dum tiu movo, tri fingroj kaj unu dento estis elprenitaj el liaj restaĵoj.[81] Unu el tiuj fingroj, nome la mezfingro el la dekstra mano de Galileo, estas nuntempe ekspoziciata en la Museo Galileo en Florenco, Italio.[82]

La galileja idearo kaj la Katolika EklezioRedakti

La Katolika Eklezio venkis ja la homon Galilejo, sed ne liajn ideojn. Galilejo staris kontraŭ ne nur la Eklezio, sed ankaŭ kontraŭ la aŭtoritato de la universitatoj kaj la plej bona scienco de la epoko. Galilejo opiniis, ke la Eklezio estis la ilo de liaj malamikoj en la universitatoj.

Sed, kompreneble, Galilejo mem ne estis sanktulo, eĉ intelekte. Ne ĉiu pruvo de Galileo por la sistemo de Koperniko estis prava (precipe lia pruvo per tajdomovo). Kaj li ne povis malpruvi la plej fortan argumenton de Aristotelo kontraŭ suncentrismo: laŭ Aristotelo, se suncentrismo pravas, la steloj ŝajne moviĝus inter si mem pro la moviĝo de la Tero ĉirkaŭ la Suno (la fenomeno de stela paralakso). Galilejo (kaj Keplero) penis eltrovi tian moviĝon, sed tio estis super la kapablo de tiamaj instrumentoj.

 
Galileo antaŭ la Roma Inkvizicio de Cristiano Banti, 1857.

Plue, Galilejo staris kontraŭ la pli ĝusta sistemo de Keplero. La sistemo de Koperniko ja klarigis la aperon de Venuso, sed ĉar ĝi uzis cirklojn, ne elipsojn (kiel Keplero), ĝi ne estis ĝusta kaj kongrua kun la faktoj. La fina venko iris nek al Koperniko nek al Galilejo sed al Keplero.

Aliflanke, Galilejo pravis, kiam li rimarkis, kontraŭ la tiama Eklezio, ke la ĝusta interpreto de la Biblio ne kontraŭdiras pruvitan fakton. En tio, Galilejo estis subtenata de ambaŭ Sankta Aŭgusteno kaj Sankta Tomaso de Akvino, du el la plej grandaj pensintoj de la Eklezio. La argumento de Galilejo estis prava, sed ĝi ne gajnis la simpation de la Eklezio, kiu tiam batalis kontraŭ herezo (protestantismo) bazita sur la rajto de privata interpreto de la Biblio.

Galilejo estis sincera, kredanta kristano ĝis sia morto, pia katoliko, kiu iris al meso ĉiutage, eĉ kiam li jam ne povis piediri. Li kredis, ke la Biblio estas la senerara Vorto de Dio. Tio estas malsimila al Darvino, kies scienco detruis lian fidon. Kiel Kartezio, Galilejo estis sincera, pia katoliko kiu penis gvidi la Eklezion al iu vero nova.

Se Galilejo vivintus cent jarojn post aŭ antaŭ 1600, Eklezio eble ne kondamnus lin; anstataŭe, liaj ideoj, same kiel la ideoj de Aristotelo, kviete fluus en Eklezion. Sed tiam, dum 1520-1650, la Eklezio luktis kontraŭ la nova protestantismo kaj sentis minacon ĉe ĉiu flanko. La protestantoj ankaŭ staris kontraŭ suncentrismo, sed ne havis la potencon de kondamno de la Eklezio. Ekzemple, Keplero, luterano, neniam estis kondamnita (kvankam lia vivo ne estis facila).

En 1822, la Eklezio repermesis la libron de Koperniko pri suncentrismo, kaj en 1835, la libron de Galilejo, la Dialogo. Kvankam Eklezio malpermesis la librojn de Galilejo kaj Koperniko kaj kondamnis Galilejon mem, ĝi neniam formale deklaris suncentrismon esti hereza.

Post 359 jaroj, en 1992, li estis oficiale rehonorita. Tiam papo Johano Paŭlo la 2-a establigis specialan komisionon nomatan la Papa Komisiono, kaj laŭ la raporto de ĝi, kiu okupiĝis pri la rehonorado, finiĝas per ĉi tiuj vortoj: «La nova scienco, kun siaj metodoj kaj la libereco de esploro, kiujn ili antaŭsupozas, devigis la teologojn pridemandi sin pri siaj kriterioj de interpretado de la Biblio. La plimulto el ili ne kapablis tion fari. Paradokse, Galileo, sincera kredanto, montriĝis pri ĉi tiu punkto pli sagaca ol siaj kontraŭloj teologoj».[2]

En 1995 esplorilo nomita Galileo iris ĉirkaŭ Jupitero, kies lunojn Galilejo originale eltrovis.

 
Gravuraĵo de la 18a jarcento

Por reekzameno de la proceso kontraŭ Galilejo…Redakti

En 1633, la fama sciencisto estis kondamnita de la Katolika Eklezio pro bibliaj kaj sciencaj kialoj. Poste scienco montris iom post iom la pravecon de la Galileja teorio. Joël Col retrostudis la lastan parton de la proceso kontraŭ la astronomo: la kontraŭdiro inter lia nova teorio kaj la bibliaj eldiraĵoj de la Eklezio. En sia verko "Inter Galilejo kaj la Eklezio: la Biblio", la verkisto analizas la konfliktajn diraĵojn kaj montras per profundigita semantika studo, ke en la grekaj kaj hebreaj tekstoj, la Suno ne rondiras ĉirkaŭ la Tero, male al la fuŝaj tradukoj. Li konkludas, ke se la tradukoj el la Biblio estus estintaj fidelaj al la originala teksto, Galilejo ne estus estinta kondamnita pro "aserto kaj kredo je falsa teorio kiu kontraŭdiras la sanktajn tekstojn". Per tiu studo, li klarigas alimaniere la multajn debatojn laŭlonge de la jarcentoj. Li tiel pledas por ke la tradukoj el la Biblio sekvu la originalan tekston kaj por ke Galilejo estu oficiale rehonorigita.[83]

Listo de verkojRedakti

  • 1610: Sidereus nuncius
  • 1632: Dialogo sopra i due massimi sistemi del mondo
  • 1638: Discorsi e dimostrazioni matematiche intorno a due nuove scienze

NotojRedakti

  1. Biografio de Galileo Galilei Alirita la 21an de majo 2020.
  2. Modinos, A.. (2013) From Aristotle to Schrödinger: The Curiosity of Physics, Undergraduate Lecture Notes in Physics. Springer Science & Business Media. ISBN 978-3-319-00750-2.
  3. (1941) “A Short History of Science to the Nineteenth Century”, p. 217. 
  4. Whitehouse, D.. (2009) Renaissance Genius: Galileo Galilei & His Legacy to Modern Science. Sterling Publishing. ISBN 978-1-4027-6977-1.
  5. Weidhorn, Manfred. (2005) The Person of the Millennium: The Unique Impact of Galileo on World History. iUniverse. ISBN 978-0-595-36877-8.
  6. Thomas Hobbes: Critical Assessments, Volume 1. Preston King. 1993. p. 59
  7. Disraeli, I.. (1835) Curiosities of Literature. W. Pearson & Company.
  8. 8,0 8,1 8,2 8,3 Hannam 2009, pp. 329–344.
  9. Sharratt 1994, pp. 127–131.
  10. Finocchiaro 2010, p. 74.
  11. Finocchiaro 1997, p. 47.
  12. Hilliam 2005, p. 96.
  13. 13,0 13,1 Carney, J. E.. (2000) Renaissance and Reformation, 1500–1620: a. Greenwood Publishing. ISBN 978-0-313-30574-0.
  14. Allan-Olney 1870.
  15. . Galileo Galilei. The MacTutor History of Mathematics archive. University of St Andrews, Scotland. Alirita 2007-07-24.
  16. John Gribbin. The Fellowship: Gilbert, Bacon, Harvey, Wren, Newton and the Story of the Scientific Revolution. The Overlook Press, 2008. p. 26.
  17. Gribbin, J.. (2009) Science. A History. 1543–2001. London: Penguin. ISBN 978-0-14-104222-0.
  18. 18,0 18,1 Sobel 2000, p. 16.
  19. Who Was Galileo Galilei?
  20. Robin Santos Doak, Galileo: Astronomer and Physicist, Capstone, 2005, p. 89.
  21. Sobel 2000, p. 13.
  22. “Galilean”, The Century Dictionary and Encyclopedia.
  23. Κατὰ Γαλιλαίων aŭ Contra Galilaeos.
  24. Sharratt 1994, pp. 17, 213.
  25. Rosen, J.. (2009) Encyclopedia of Physical Science. New York: Infobase Publishing. ISBN 978-0-8160-7011-4.
  26. Gribbin, J.. (2008) The Fellowship: Gilbert, Bacon, Harvey, Wren, Newton and the Story of the Scientific Revolution. Woodstock: Overlook Press. ISBN 9781590200261.
  27. Sobel 2000, p. 5.
  28. Maria el la Ĉielo, alude al la astronoma dediĉo de la patro.
  29. Ankoraŭ estas kutimo por katolikaj monaĥinoj ŝanĝi sian nomon por montri, ke la vivo de monaĥino estas tute alia disde la vivo de antaŭ la monaĥiniĝo.
  30. Alia aludo al la astronomeco de la patro. Arkanĝeloj, kiel anĝeloj, "loĝas" en la ĉielo.
  31. Pedersen, O.. (1985) Galileo's Religion. Vatican City: Specola Vaticana, p. 75–102. OCLC 16831024.
  32. Reston 2000, pp. 3–14.
  33. 33,0 33,1 Asimov, Isaac (1964). Asimov's Biographical Encyclopedia of Science and Technology. (ISBN 978-0-385-17771-9)
  34. Edgerton 2009.
  35. (1956) “Galileo as a Critic of the Arts: Aesthetic Attitude and Scientific Thought”, Isis 47 (1), p. 3–15. doi:10.1086/348450. 
  36. Sharratt 1994, pp. 45–66.
  37. Rutkin, H. D. "Galileo, Astrology, and the Scientific Revolution: Another Look". Program in History & Philosophy of Science & Technology, Stanford University. Alirita la 22an de majo 2020.
  38. Finocchiaro 1989, pp. 67–69.
  39. (2007) “Galileo's Tidal Theory”, Isis 98 (1), p. 1–22. doi:10.1086/512829. 
  40. Finocchiaro 1989, p. 354.
  41. Finocchiaro 1989, pp. 119–133.
  42. Finocchiaro 1989, pp. 127–131.
  43. Galilei 1953, pp. 432–436.
  44. Einstein 1953, p. xvii.
  45. Galilei 1953, p. 462.
  46. James Robert Voelkel. The Composition of Kepler's Astronomia Nova. Princeton University Press, 2001. p. 74
  47. Stillman Drake. Essays on Galileo and the History and Philosophy of Science, Volume 1. University of Toronto Press, 1999. p. 343
  48. Kun la signifo de or-pesilo, en kompleta titolo Il Saggiatore, nel quale con bilancia esquisita e giusta si ponderano le cose contenute nella Libra astronomica e filosofica di Lotario Sarsi Sigensano
  49. Drake 1960, pp. vii, xxiii–xxiv.
  50. Sharratt 1994, pp. 139–140.
  51. Grassi 1960a.
  52. Drake 1978, p. 268.
  53. Grassi 1960a, p. 16).
  54. Galilei & Guiducci 1960.
  55. Drake 1960, p. xvi.
  56. Drake 1957, p. 222.
  57. 57,0 57,1 Drake 1960, p. xvii.
  58. 58,0 58,1 58,2 Sharratt 1994, p. 135.
  59. Drake 1960, p. xii.
  60. Galilei & Guiducci 1960, p. 24.
  61. Grassi 1960b.
  62. Drake 1978, p. 494.
  63. Galileo 1960.
  64. Sharratt 1994, p. 137.
  65. Drake 1957, p. 227.
  66. Sharratt 1994, pp. 138–142.
  67. Drake 1960, p. xix.
  68. Alexander, A.. (2014) Infinitesimal: How a Dangerous Mathematical Theory Shaped the Modern World. Scientific American / Farrar, Straus and Giroux. ISBN 978-0-374-17681-5.
  69. Drake 1960, p. vii.
  70. Sharratt 1994, p. 175.
  71. Sharratt 1994, pp. 175–178.
  72. Blackwell 2006, p. 30.
  73. En Catholic Encyclopedia Galileo Galilei [1] 1909, J. Gerard
  74. 74,0 74,1 74,2 Shea & Artigas 2003, p. 199.
  75. 75,0 75,1 Sobel 2000, p. 378.
  76. Sharratt 1994, p. 207.
  77. Monumenta tombo de Galileo. Istituto e Museo di Storia della Scienza, Florenco, Italio. Alirita la 15an de februaro 2010.
  78. Sobel 2000, p. 380.
  79. Shea & Artigas 2003, p. 200.
  80. Sobel 2000, pp. 380–384.
  81. Section of Room VII Galilean iconography and relics, Museo Galileo. Alirita rete la 27an de majo 2011.
  82. mezfingro el la dekstra mano de Galileo, Museo Galileo. Alirita rete la 27an de majo 2011.
  83. Joël COL. Entre Galilée et l'Église: la Bible., Une mise au point. Étude. ISBN 2-9520299-0-3, AutoEdition Méguila.

BibliografioRedakti

En EsperantoRedakti

En aliaj lingvojRedakti

  • Allan-Olney, M. (1870). The Private Life of Galileo: Compiled primarily from his correspondence and that of his eldest daughter, Sister Maria Celeste. Boston: Nichols and Noyes.
  • Joël Col. Entre Galilée et l'Église : la Bible., Une mise au point. Étude. ISBN 2-9520299-0-3, AutoEdition Méguila.
  • Drake, S. (1957). Discoveries and Opinions of Galileo. New York: Doubleday & Company. ISBN 978-0-385-09239-5.
  • Drake, S. (1960). "Introduction". Controversy on the Comets of 1618. pp. vii–xxv.
  • Drake, S. (1978). Galileo At Work. Chicago: University of Chicago Press. ISBN 978-0-226-16226-3.
  • Edgerton, S. Y. (2009). The mirror, the windows, and the telescope. Ithaca: Cornell University Press. ISBN 9780801474804.
  • Einstein, A. (1953). "Foreword". In Drake, S. (eld.). Dialogue Concerning the Two Chief World Systems. Berkeley: University of California Press. ISBN 978-0-375-75766-2.
  • Finocchiaro, M. A. (2010). Defending Copernicus and Galileo: Critical Reasoning in the two Affairs. Springer. ISBN 978-90-481-3200-3.
  • Finocchiaro, M. A. (1997). Galileo on the world systems: a new abridged translation and guide. Berkeley: University of California Press. ISBN 978-0-520-20548-2.
  • Finocchiaro, M. A. (1989). The Galileo Affair: A Documentary History. Berkeley: University of California Press. ISBN 978-0-520-06662-5.
  • Galilei, G. & Guiducci, M. (1960) [1619]. "Discourse on the Comets". The Controversy on the Comets of 1618. Translated by Drake, Stillman & O'Malley, C. D. University of Pennsylvania Press. pp. 21–65.
  • Galilei, G. (1953) [1632]. Dialogue Concerning the Two Chief World System. Tradukita de Drake, S. Berkeley: University of California Press. ISBN 978-0-520-00449-8.
  • Grassi, H. (1960a) [1619]. "On the Three Comets of the Year MDCXIII". Introduction to the Controversy on the Comets of 1618. Translated by O'Malley, C. D. pp. 3–19.
  • Hilliam, R. (2005). Galileo Galilei: Father of modern science. The Rosen Publishing Group. ISBN 978-1-4042-0314-3.
  • Sergio Pagano: Galileo Galilei, Lo splendore e le pene di un 'divin uomo', Mauro Pagliai Editore, 2010.
  • Reston, J. (2000). Galileo: A Life. Beard Books. ISBN 978-1-893122-62-8.
  • Sharratt, M. (1994). Galileo: Decisive Innovator. Cambridge: Cambridge University Press. ISBN 978-0-521-56671-1.
  • Shea, W. R. & Artigas, M. (2003). Galileo in Rome: The Rise and Fall of a Troublesome Genius. Oxford: Oxford University Press. ISBN 978-0-19-516598-2.
  • Sobel, D. (2000) [1999]. Galileo's Daughter. London: Fourth Estate. ISBN 978-1-85702-712-9.

Vidu ankaŭRedakti

Eksteraj ligilojRedakti