Kongregacio por la doktrino de la kredo

institucio de la roma katolika eklezio
(Alidirektita el Roma Inkvizicio)

La Kongregacio por la doktrino de la kredo (latine Congregatio pro doctrina fidei), ekde la 5-a de junio 2022 oficiale renomita Dicasterium[1] por la doktrino de la kredo (latine Dicasterium pro doctrina fidei) estas centra institucio de la Katolika Eklezio, unu el 16 institucioj en la Roma kurio. Ĝia tasko estas antaŭenigi la instruadon pri kredo kaj moralo tra la Katolika Eklezio kaj protekti ĝin kontraŭ herezo.[2] Ĉi tiu Kongregacio estis fondita de papo Paŭlo la 3-a kun la apostola konstitucio Licet ab initio de la 21-a de julio 1542 kiel Congregatio Romanae et universalis Inquisitionis (germane "Kongregacio de la romia kaj ĝenerala inkvizicio"). Do origine temis pri forte kaj ankaŭ perforte aganta juĝeja institucio de la Katolika Eklezio por defendi la purecon kaj netuŝeblon de siaj doktrinoj, do tio kio komune estas konata kiel Inkvizicio. Tiele ĝi agadis dum pluraj jarcentoj, ekzemple per apartigo de ekleziuloj kiuj defendas ne ortodoksajn ideojn. En la 20-a jarcento - en la periodo antaŭ la Dua Vatikana Koncilio (1962-1965) - ĝi estis ofte referita mallonge kiel la Sankta Oficejo (lat. Sanctum Officium), laŭ ĝia nova nomo de 1908. Ĝis 1965 la katolika papo aŭtomate estis la gvidanto, prefekto, de la institucio, ekde tiam la posteno estas aparta. La bavara kardinalo Joseph Ratzinger, kiu iĝis la posta papo Benedikto la 16-a, rekordajn 24 jarojn estis la prefekto de la institucio. Krom la prefekto, la novaj institucioj de 2022 nomataj dicasterium ĉiuj konsistas el sekretario, unu aŭ pluraj subsekretarioj, membroj kaj konsultistoj (latine consultores). La prefekto prezidas la "dicasterium", direktas ĝin kaj reprezentas ĝin laŭleĝe. Sekretario, helpata de la subsekretario(j), helpas la prefekton en la respondeca kaj aŭtoritata administrado de la aferoj kaj kunlaborantaro.

Kongregacio por la doktrino de la kredo
Kongregacioj de la Roma Kurio Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 21-a de julio 1542 vd
Antaŭe Kongregacio de la Sankta Oficejo vd
Poste Dikasterium por la doktrino de la kredo vd
Geografia situo 41° 54′ 4″ N, 12° 27′ 22″ O (mapo)41.9011111112.45611111Koordinatoj: 41° 54′ 4″ N, 12° 27′ 22″ O (mapo)
Lando(j) Vatikano vd
Sidejo Palaco de la Sankta Oficejo
Kongregacio por la doktrino de la kredo (Vatikano)
Kongregacio por la doktrino de la kredo (Vatikano)
DEC
Map
Kongregacio por la doktrino de la kredo
nuna prefekto Víctor Manuel Fernández (ekde la 1-a de julio 2023)
Retejo Oficiala retejo
vdr
la sidejo de la kongregacio
bazaj datumoj
Nomo: Dicasterium por la doktrino de la kredo
(Dicasterium pro doctrina fidei)
ĝis junio 2022 kongregacio
Sidejo: Palazzo del Sant'Uffizio
00120 Città del Vaticano (Vatikanurbo)
Kardinala Prefekto: Víctor Manuel Fernández
(ekde 1-a de julio 2023)
Sekretario: Armando Matteo
(ekde 2022, por aferoj de kredo)
John Joseph Kennedy
(ekde 2022, por la areo de fakaj aferoj)
Vicsekretario: Matteo Visioli
(ekde 2017)
Philippe Curbelié
(ekde 2022)

Prefektoj

redakti


 
la sidejo centre de la bildo el birda perspektivo: la ronda kolonaro maldekstre apartenas al la Baziliko Sankta Petro, el kies kupolo fariĝis la foto, en la dekstra suba angulo videblas la papa aŭdienca halo

Referencoj

redakti
  1. prononcata [dikasTErium]; esperantlingva nomo por tiu termino ŝajne ankoraŭ ne ekzistas. Laŭ la vikipediaj reguloj rekomendindas ne inventi iujn hipotezajn esperantlingvajn nomojn kiel "dikasterio", "dikastero", "dikastrio", "dikastro" por tiu vorto, sen citi fidindan kaj kontroleblan eksteran referencon por tiu eventala nova vorto.
  2. Pastor Bonus, Apostola Konstitucio de Papo Johano Paŭlo la 2-a de la 28-a de junio 1988, Arto 48. (jen latine, sed ankaŭ havebla germane, angle, hispane, itale kaj portugale)