Suncentrismo

astronomia teorio ke Tero kaj aliaj planedoj ĉirkaŭiras Sunon

En astronomio, suncentrismo (aŭ suncentra teorio) estas la teorio laŭ kiu la Suno estas la centro de la universo. Historie, suncentrismo kontraŭis tercentrismon, kiu lokigis teron en la centron de la universo (oni ne klare distingis inter sunsistemo kaj universo ne antaŭ modernaj tempoj).

Bildigo de suncentra universo

Suncentrismo en la antikva Grekio redakti

La suncentrismo estis en la antikva Grekio ideo akceptata nur de la malplimulto de la fakuloj, tamen ĝi daŭris plurajn jarcentojn.

Jam en la 5-a jarcento a.K. Filolao de Krotono rifuzis la ideon ke la Tero estas en la centro de la Kosmo. Lia teorio estis tamen malsimpla kaj supozis ke en la centro estas iu "fajro", alia ol la Suno, kiun la Tero kaj la Suno ambaŭ ĉirkaŭiras.

De alia vidpunkto, en la 4-a jarcento a.K. Heraklido el Ponto kaj Hiketas el Sirakuzo deklaris ke tagoj kaj noktoj sin sekvas ne pro la sunmovado sed pro la tera rotacio. Kvankam ili ankoraŭ kredis ke la Tero estas en la centro, iliaj asertoj estis grava paŝo al suncentrismo.

En la 3-a jarcento a.K., Aristarko el Samoso fine hipotezis komplete pri movo de la tero ĉirkaŭ nemovanta suno, laŭ cirkla orbito. Lian teorion subtenis poste Seleuko el Seleukia dum la 2-a jarcento a.K..

Tamen, dum la sama jarcento, Ptolemeo plibonigis la tercentrismon, tiel ke ĉiuj fakuloj taksis ĝin pruvita kaj kontentiga.

Suncentrismo en aliaj antikvaj kulturoj redakti

La hindia astronomo Aryabhata ĉirkaŭ en 500 p.K. asertis ke la Tero rotacias ĉirkaŭ sia akso. La Tero restis tamen en la centro.

Suncentrismo en la Mezepoko redakti

Dum la Mezepoko, pluraj filozofoj asertis ke ili dubas pri la movado de la Suno ĉirkaŭ la Tero, sed ili kutime lasis tiun aserton en la formo de nura demando. Tiel parolis ekzemple en la 14-a jarcento Nikolao de Oresme, kiu akceptis tercentrismon sed taksis la movadon de la Suno ĉirkaŭ la Tero mallogika.

Suncentrismo en la moderna historio redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo kopernika suncentrismo.

Post 1800 jaroj, dum la 16-a jarcento, la pola matematikisto kaj astronomiisto Koperniko prezentis matematikan modelon de suncentrisma sistemo: kopernika suncentrismo, kiun poste prilaboris kaj eksplikis Johannes Kepler kaj defendis Galileo Galilei.

Suncentrismo nuntempe redakti

La suncentrismo estis bonega modelo por la esploroj pri la orbitoj de la sunsistemaj planedoj, kaj ebligis la malkovron de la leĝoj, kiuj regas ilin: Oni rigardis la Sunon kiel centron de inercia kadro de referenco, moviĝantan konstantrapide rekte, neglektante la altiro de aliaj kosmaj objektoj ekster la sunsistemo.

Sed hodiaŭ oni agnoskas, ke estas nenia centro en la universo, nek la Suno, nek la centro de nia galaksio.