Jarmilo

mezurunuo de tempo; 1000 jaroj

Jarmilo (aŭ miljaro) estas mezurunuo de tempo daŭranta mil jarojn.

Laŭ la ĝenerale uzata tempokalkulado la tria jarmilo komenciĝis je la 1-a de januaro 2001 kaj ĉesos je la 31-a de decembro 3000. La kialo estas ke laŭ tiu tempokalkulado ankaŭ la unua jarmilo komenciĝis je la 1-a de januaro de la jaro 1 kaj ĉesis je la 31-a de decembro en la jaro 1000.

Vidu ankaŭ redakti