Homedoj

familio de primatoj
(Alidirektita el Homedo)

Homedoj (Hominidae) estas senvostaj simioj aŭ, pli precize, familio de la ordo primatoj, kiel ekzemple:

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Homedoj

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Ordo: Primatoj Primates
Subordo: Seknazaj simiuloj Haplorrhini
Infraordo: Simiuloj Simiiformes
Superfamilio: Homoideoj Hominoidea
Familio: Homedoj Hominidae
Gray, 1825
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Nuntempe oni opinias, ke ne nur la homoj apartenas al la homedoj (la gibonoj, kvankam parencaj, ne apartenas tamen al la homedoj). La ne-homaj membroj de ĉi-familio vivas en Ekvatora Afriko, Sumatro, kaj Borneo. La fosilioj venas de la mioceno kaj aperas en Afriko kaj Azio.

Kelkaj ecoj pri homedoj redakti

  • Pezo: proksimume 48–270 kg;
  • Viroj ĝenerale pli grandas ol inoj;
  • Fortikaj korpoj kaj disvolvitaj brakoj;
  • Polekso (man-dikfingro) kaj halukso (pied-dikfingro) kontraŭstareblaj, escepte en homoj, kies haluksoj ne estas kontraŭstareblaj;
  • Ĉiuj fingroj havas platajn ungojn;
  • Neniu havas voston;
  • Vertikala aŭ duon-vertikala teniĝo;
  • Granda cerbujo/kranio – la dentformulo estas la sama por ĉiuj – 2/2, 1/1, 2/2, 3/3 = 32, kun larĝaj incizivoj (tranĉodentoj), kaj la kaninoj (kojnodentoj) neniam evoluas ĝis dentegoj (kiel povas okazi en aliaj grupoj);
  • Ĉiu estas omnivora (ĉiomanĝulo), speciale fruktmanĝuloj. Ĉiu escepte de homoj bone grimpas, sed nur la orangutango estas arbo-loĝema;
  • Ĉiu povas teni vizaĝ-esprimojn, konstrui nestojn, ĝenerale naskas nur unu idon, kaj ĝenerale tenas longajn prizorg-tempojn rilate al la idoj.

Homa kromosomo 2 kaj ties similecaj kromosomoj en aliaj homedoj (H= homo; C= ĉimpanzo; G= gorilo; O= orangutango)rimarkinda estas la fakto, ke la homa kromosomo similas tiel kiel paro da kromosomoj de aliaj homedoj

Homa kromosomo 5 kaj ties simileca kromosomo en ĉimpanzo – la bildo prezentas kromosoman inversigon inter homo kaj ĉimpanzo en la regiono p14.I-q14.I

Homedoj (Hominidae) redakti

La simbolo † indikas elmortintan grupon. Tiu ĉi listo ne estas kompleta.

Driopiteka subfamilio (Dryopithecinae) redakti

  • † Prokonsula genro (Proconsul)
  • † Rangvapiteka genro (Rangwapithecus)
  • † Driopiteka genro (Dryopithecus)

Orangutanga subfamilio (Ponginae) redakti

  • † Ramapiteka genro
  • † Gigantopiteka genro (Gigantopithecus)
  • Orangutanga genro (Pongo)
    • Pongo pygmaeus

Homa subfamilio (Homininae) redakti


Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti