Odora latiro
Odora latiro (Lathyrus odoratus) estas florplanto en la genro de Latiro (Lathyrus) en la fabaco-familio (guŝoj), kiu endemias en Sicilio, suda Italio kaj la Egea Maro.[1]
Odora latiro | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Grapolo de bonodoraj latirfloroj
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Lathyrus odoratus L. | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Ĝi estas unujara grimpplanto, kiu kreskas al alteco de 1-2 metroj, kie taŭga apogilo haveblas. La folioj estas pinatformaj, kun du folietoj kaj fina ĉiro, kiu ĉirkaŭplektas apogaj plantoj kaj strukturoj, kaj kiu helpas la latiron grimpi. La floroj de sovaĝaj latiroj estas purpuraj, 2-3.5 centimetroj larĝa; la multaj kulturvarioj havas pli grandajn kaj tre varikolorajn florojn.
La unujara specio, L. odoratus, konfuzeblas kun la latiro imortela, L. latifolius, kiu estas nenodora staŭda planto.[2]
Hortikultura evoluo redakti
La skota plantvartisto Henry Eckford (1823-1905), krucbredinte kaj evoluiginte la latiron, igis iom sensignifan sed dolĉodoran floron flora sensacio de la malfrua Viktoria epoko.
Notoj kaj referencoj redakti
- ↑ Lathyrus odoratus L., Euro+Med Plantbase,
- ↑ C. Brickell, Encyclopedia of Garden Plants, 1996, Royal Horticultural Society, London, ISBN 0-7513-0436-0.