Hipokrepido

(Alidirektita el Hippocrepis)

La hipokrepido[1] (latine Hippocrepis) estas genro de fabacoj kun proksimume 35 specioj el malnova mondo. Temas pri herboj kaj etaj arbustoj kun floroj aranĝitaj umbelforme, plejofte flavpetalaj. Guŝoj ofte konsistas el segmentoj fuzelformaj aǔ sigmoformaj. Stipuloj estas unuigitaj al petiolo. Pluraj specioj estas ornamplantoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Hipokrepido
Hippocrepis comosa
Hippocrepis comosa
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonaj plantoj Magnoliopsida
Ordo: Fabaloj Fabales
Familio: Fabacoj Fabaceae
Subfamilio: Faboideae
Tribo: Loteae
Genro: Hipokrepido Hippocrepis
L.
Species

Hippocrepis emerus
Hippocrepis comosa

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Etimologio redakti

La nomo Hippocrepis elvenas el la greka ἵππος, ἵππου (kiu signifas ĉevalo) plus κρηπίς, κρηπῖδος (kiu estis ia vira ŝuo), do laŭvorte "ĉevalŝuo". Tio estas priskribo de la formo de la fruktosegmentoj en kelkaj specioj.[2].

La Esperanta termino "hipokrepido" estas klasike konstruita laŭ la genitiva formo, kaj laŭ la PIV-aj modeloj kiel ĉe la vorto hipodromo[3] kaj ĉe la genro Crepis > krepido[4].

Specioj redakti

Du specioj estas vaste konataj:

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 Listo de plantoj baza ĉe Google Sheets
  2. Hippocrepis. Board of Trustees of the Royal Botanic Gardens, Kew. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2016-12-21. Alirita 2018-06-23.
  3. hipodromo en PIV ĉe vortaro.net
  4. krepido en PIV ĉe vortaro.net