Krepido
Krepido, latine Crepis, estas genro de plantoj en la familio Asteracoj kaj subfamilio Cikorioideoj. Temas pri herboj unu-, du- aŭ plurjaraj, kun kapituloj el plejofte flavaj langetfloroj, involukro el du rangoj da brakteoj, frukto (akeno) pli mallarĝa je la supro kun papuso el simplaj, blankaj haroj.
Crepis | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Dujara krepido
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Tiu genro enhavas proksimume 200 speciojn, en mezvarma norda hemisfero kaj Afriko. Iuj estas konsiderataj trudherboj, aliaj estas ornamplantoj.
Kelkaj specioj redakti
- Crepis biennis
- Crepis capillaris
- Crepis foetida
- Crepis mollis
- Crepis paludosa
- Crepis pyrenaica
- Crepis setosa
- Crepis vesicaria