Arbusta hipokrepido
(Alidirektita el Hippocrepis emerus)
La arbusta hipokrepido[1] aŭ koronilo (Hippocrepis emerus sin. Coronilla emerus) estas arbusto de la genro hipokrepido kaj familio fabacoj.
![]() | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() Folioj, floroj
| ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Hippocrepis emerus (L.) Lassen, 1989 | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
Ĝin oni foje plantas en la ĝardenoj.
Priskribo
redaktiĜi estas arbusteto 50 cm ĝis 1,5 m alta, kiu sovaĝe kreskas en Eŭropo. La floroj duopaj ĝis kvinopaj estas flavaj. La junaj ŝosoj estas senharaj, angulaj kaj malmolaj, kun longaj ripoj, esenca trajto kiu diferencigas ĝin de arba koluteo (Colutea arborescens), kiu havas rondajn kaj harhavajn junajn ŝosojn.
La folioj konsistas el 5 ĝis 9 ovalaj folieroj. Ili estas kojnoformaj, male al koluteo kies folieroj estas rondaj.
Trajtoj
redakti- Reproduktaj organoj
- Ĉefa koloro de la floroj: flava
- Floradperiodo: majo-julio
- Infloresko: Simpla ombelo
- Sekseco: hermafrodita
- Polenado: perinsekta
- Semo
- Frukto: guŝo artika, longa kaj mallarĝa, nigreca.
- Dissemado: perbesta
- Kreskloko kaj geografia vastiĝo
- Tipa kreskloko: veproj mezeŭropaj, de ebenaĵo ĝis montaro, sur neŭtraj ĝis kalkaj grundoj
- Geografia vastiĝo: sudeŭropa
Notoj
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Referenco NCBI Taxonomy : Hippocrepis emerus angle
- Biolib
- Hippocrepis emerus (L.) Lassen, 1989 france