Ne konfuzu humuson kun humo (organika tavolo en la grundo)

Bovleto da kikerkaĉo.
Kikerkaĉo kun oleo.

Kikerkaĉohumuso (arabe حُمُّص, ḥammaṣa (hamasa)) estas kaĉosaŭco el la Mezoriento surbaze de kikeroj kaj suko de citrono, preskaŭ ĉiam ankaŭ kun sezama pasto. Ofte ĝi estas manĝata en pitabulko aŭ de telero. Sur telero kun kikerkaĉo oni plej ofte verŝas iom da olivoleo. Tia telero krome estas ornamita per iom da petroselo, legomoj kaj/aŭ (saŭco de) akraj kapsikoj.

Kikerkaĉo ankaŭ estas foje servata kiel saŭco al kikerbuloj.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti