Sezama pasto (arabe طحينة [tˤaħiːna] aǔ ĝenerale nomita tahini) estas pasto el fajne farunigitaj sezamgrajnoj. Sezama pasto venas el la araba kuirarto, kaj estas baza aldonaĵo de la kikerkaĉo. Ĝi estas ofte aldonita al tremposaŭco.

Sezama pasto

Oni distingas sezaman paston el senŝela aŭ ŝelhava sezamo. Sezama pasto en ŝelhava sezamo estas pli malhela kaj amara, sed entenas pli da vitaminoj kaj nutraĵoj. Oni ofte pretigas sezaman paston el miksaĵo de ambaŭ. Sezama pasto el senescepte senŝela sezamo nomiĝas blanka sezama pasto.

Sezama pasto estas tre vitaminriĉa (precipe B1, B2 kaj B6) kaj entenas multan kalcion (783 mg je 100 g ; ĉ. 5-oblan ol bovina lakto). Tial ĝi estas tre ŝatata ĉe veganoj.

Sezama pasto povas servi ankaŭ por pretigo de aliaj manĝaĵoj (ekz. halvao).

Telero da kikerkaĉo kaj ful, kovrita per tahini, olivoleo, kaj ornamita per krispa petroselo.
Sezama pasto, de rostitaj semoj
Nutra valoro po 100 g (3,5 uncoj)
Energio 600 kkal   2490 kJ
Karbonhidrato 21.19 g
- Sukeroj 0.49 g
- Fibro 9.3 g
Graso 53.76 g
- saturitaj grasoj 7.529 g
- mononesaturitaj 20.302 g
- polinesaturitaj 23.564 g
Proteino 17.0 g
Akvo 3.05 g
Vitaminoj
A-vitamino  67.0 IU
beta-karoteno  40.0 μg 0%
Tiamino (B1-vitamino)  1.22 mg 94%
Riboflavino (B2-vitamino)  0.473 mg 32%
Nikotina acido (B3-vitamino)  5.45 mg 36%
Pantotena acido (B5-vitamino)  0.693 mg 14%
Piridoksino (B6-vitamino)  0.149 mg 11%
Foliata acido (B9-vitamino)  98.0 μg 25%
Ĥolino  25.8 μg 5%
E-vitamino  0.25 mg 2%
Mineraloj
Kalcio  426.0 mg 43%
Fero  8.95 mg 72%
Magnezio  95.0 mg 26% 
Mangano  1.456 mg 69% 
Fosforo  732.0 mg 105%
Kalio  414.0 mg 9%
Natrio  115.0 mg 8%
Zinko  4.62 mg 46%
Procentaĵoj rilatas al usonaj
rekomendoj por plenkreskuloj.
Fonto: USDA Nutrient database angle