Babaganuŝo

(Alidirektita el Baba ganuŝo)

Babaganuŝo, (arabe بابا غنوج bābā ġanūj [baba ganuĝ], hebree באבא גנוש baba ganush [baba ganuŝ], laŭvorte: patro eldorlotita, patro indulgita aŭ patro de koketeco) estas libana manĝaĵo el melongenoj kaĉigita kaj miksita kun virga olivoleo kaj spicherboj. Ofte, ĝi estas manĝata kiel tremposaŭco kun ĥubzo (platpano) aŭ pita bulko, kaj kelkfoje kiel almanĝaĵo ĉe aliaj pladoj. Kutime la koloro estas grunde helbruna. Ĝi estas populara en Levantenio kaj Egiptio.

Babaganuŝo

Eksteraj ligiloj redakti

esperante Recepto el Vikilibroj