Bajezido la 2-a (en otomana turka: بايزيد ثانى Bāyezīd-i sānī) (Didumotiĥo, 3a de decembro 1447 – Büyükçekmece, 26a de majo 1512), nomita de kristanoj ankaŭ Bajaceto la 2-a, regis kiel sultano de la Otomana Imperio el 1481 ĝis 1512.[1] Dum sia regado, Bajezido la 2-a plifirmigis la Otomanan Imperion kaj venkis super ribelo de safavidoj tuj antaŭ abdiki favore al sia filo, Selim la 1-a. Li famis pro la helpo al la sefardoj de Hispanio post la Forpelo de la judoj el Hispanio kaj akcepto por ilia resetligo en la Otomana Imperio.

Bajezido la 2-a
Persona informo
بايزيد ثانى
Naskiĝo 3-an de decembro 1447 (1447-12-03)
en Amasya
Morto 26-an de majo 1512 (1512-05-26) (64-jaraĝa)
en Istanbulo
Tombo Bayezid II Mosque vd
Religio islamo vd
Lingvoj Osmanida turkaarabapersaĈagatajaitala vd
Subskribo Bajezido la 2-a
Familio
Dinastio Otomana dinastio vd
Patro Mehmedo la 2-a vd
Patrino Gülbahar Hatun vd
Gefratoj Şehzade Cem Sultan • Gevherhan Hatun vd
Edz(in)o Ayşe Hatun • Ayşe Gülbahar Hatun • Muhtereme Ferahşad Hatun • Gülruh Hatun • Şirin Hatun • Nigar Hatun • Bülbül Hatun • Hüsnüşah Hatun vd
Infanoj Selim la 1-a • Şehzade Ahmed • Şehzade Korkut • Ayşe Sultan • Aynışah Sultan • Şehzade Alemşah • Selçuk Sultan • Fatma Sultan • Hundi Sultan • Hümaşah Sultan • Kamerşah Sultan • Hatice Sultan • Gevhermülük Sultan • Şah Sultan • İlaldı Sultan • Şehzade Şehenşah vd
Profesio
Okupo politikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Regado redakti

Kiel sia patro Mehmedo la 2-a, Bajezido estis mecenato de la kulturo kaj okcidenta kaj orienta kaj, diference de multaj aliaj sultanoj, klopodegis sekurigi organizon senbaran por la interna politiko, ricevis la kromnomon "la Justulo". La regado de Bajezido povas esti konsiderata kiel periodo de trankvileco por la imperio, dum kiu oni plifirmigis la realigojn de lia patro Mehmed kaj oni solvis la ekonomiajn kaj sociajn rezultojn de la ekstera politiko, kaj tiel lasis al la sultanoj venontaj firmajn bazojn el kiuj ili povos entrepreni novajn konkerojn.

Laŭlonge de sia regado, Bajezido havis rilatojn kun la ekstero kiuj karakteriziĝis pro la prudento. La tuja celo de la sultano estis la plifirmigo de la konkeroj de lia patro. Li klopodis krei sistemon por administracio kapabla espluati la novajn akirojn en profito de la otomana ŝtato kaj ne de unu partio aŭ aliaj. Li kreis specon de trezoro por milito nutrita de regulaj impostoj kolektitaj en tempo de paco por havigi liverojn por neceso okaze de milito, sen neceso de konfiskado kaj forta impostado kio ja ojazis dum la ekonomia politiko de Mehmedo la 2-a.

En la kultura aspekto, Bajezido la 2-a patronis fortan reagon kontraŭ la tendencoj "eŭropigaj", kiuj estis karaktero de la regadoj de Murad la 2-a kaj de Mehmed la 2-a. Li falis sub la influo de la ulemoj, kiuj intencis stimuli renaskigon de la ortodokseco cele al la savo de la Islamo for de la materiismo de la epoko de Mehmed la 2-a kaj for de la ŝijaismo, kiu estis iĝante danĝero por la otomana ŝtato, de sunaisma kredo, inter la turkomanaj triboj de orienta Anatolio. Sub tiu influo, la sultano establis la instituciojn de la sunaisma ortodokseco kaj disvolvigis la hierarkion kaj influon de la ulemoj en la tuta otomana teritorio.

 
Tombo de Bajezido la 2-a en Istanbulo.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

Bibliografio redakti

  • Sidney Nettleton Fisher. "The foreign relations of Turkey (1481–1512)" (PDF). Utrecht University. Arkivita el la originala (PDF) en 2004-11-17. Konsultita la 11an de aŭgusto 2020.
  • M. Çağatay Uluçay (1985). Padişahların kadınları ve kızları. Türk Tarih Kurumu.