Steinfurt

komunumo de Nordrejn-Vestfalio en okcidenta Germanio

Steinfurt estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Steinfurt de la federacia lando Nordrejn-Vestfalio, kaj estas la administra centro de la distrikto. Fine de decembro 2022 la urbo havis 35 102 loĝantojn.

Steinfurt
Blazono
Steinfurt (Germanio)
Steinfurt (Germanio)
DEC

Map

Flago
medium-sized district town • ĉefurbo de distrikto en Germanio • urba komunumo de Germanio
Administrado
Federacia lando Nordrejn-Vestfalio
Distriktaro Distriktaro Münster
Distrikto Distrikto Steinfurt
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Telefona antaŭkodo 02551 (Burgsteinfurt), 02552 (Borghorst)
Poŝtkodo 48565
Aŭtomobila kodo ST
Oficiala Municipokodo 05566084
Politiko
Komunumestro Andreas Hoge
Partio de komunumestro CDU
Demografio
Loĝantaro 35102 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 52° 9′ N, 7° 20′ O (mapo)52.150457.33664Koordinatoj: 52° 9′ N, 7° 20′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 65 m
Areo 111,42 km²
Oficiala retejo https://www.steinfurt.de/
vdr

Ĝia teritorio apartenas al la historia regiono Monastera Lando, al kiu ankaŭ apartenas tri najbaraj distriktoj kaj la urbo Monastero, germane Münster (Westfalen); la historia regiono ne havas fikse difinitajn limojn - pli-malpli limoj estas la mezalta montaro Teŭtoburga Arbaro nordoriente, la rivero Lippe sude kaj la limo al la najbara ŝtato Nederlando okcidente.

Vidindaĵoj interalie estas la historia centro de la urboparto Burgsteinfurt, tiea kastelo, kaj la pejzaĝa parko Bagno fondita en 1765.

En Steinfurt vivis Helmut Klünder, membro de ekde pluraj generacioj esperantlingva familio kaj do denaska esperantisto.

Trafiko redakti

Steinfurt per individua motora trafiko konektiĝas al la federacia vojo  , de tie al la autovojoj   kaj  , kaj kompreneble ankaŭ havas fervojan stacidomon.

Eksteraj ligiloj redakti