Germana aŭtovojo A31

federacia aŭtovojo en Germanio

La germana aŭtovojo A31 (germane Autobahn 31, mallonge A31, aŭ formale Bundesautobahn 31, mallonge BAB 31) estas aŭtovojo inter la urbo Emden ĉe la Norda Maro en la regiono Orientfrislando de nordokcidenta Germanio ĝis la urbo Bottrop en la industria Ruhr-Regiono en la okcidento de la ŝtato. La aŭtovojo longas 241 kilometrojn. Ĝi estas parto de la eŭropa ŝoseo 22 ().

Germana aŭtovojo A31
federacia aŭtovojo en Germanio • vojo
Ĝeneralaj informoj
Longeco: 241 km
Landoj: Malsupra Saksio,
Nordrejn-Vestfalio
Mapo
Itinero
Klarigoj 
jam uzata
  projekto, konstruado, nepro de modernado
vojnodo de tipo A
vojnodo de tipo B
vojkruciĝo
trafikcirklo
lima transiro
Vojpagejo (VPO)
ponto
fervoja pasejo
tunelo
parkumejo kun bufeto
benzinstacio
restoracio
hotelo / motelo aŭ alia tranoktejo
ŝosea aerodromo
konstruado
 
pri la plej grandaj urboj kaj aŭtovojaj kruciĝoj de la itinero vidu tekste
vdr

Gravaj urboj laŭlonge de la vojo estas interalie Leer, Papenburg, Meppen kaj Lingen (la lastaj tri en la historia regiono Emsland), Gronau, Coesfeld, Borken kaj Kirchhellen. La aŭtovojo krucas la aŭtovojojn A28 (proksime de la urbo Leer), A30 (proksime de la komunumo Schüttorf) kaj A2 (ĉe la suda finaĵo de la vojo, proksime de la urbo Bottrop). Aparte gravas la orienta-okcidenta aŭtovojo A30, kiu estas parto de la trafika ligilo inter Amsterdamo kaj Berlino.

kruciĝo de la aŭtovojoj A30 kaj A31 en Schüttorf


|r2 = Nordrejn-Vestfalio