Germana aŭtovojo A49

federacia aŭtovojo en Germanio

La germana aŭtovojo A49 (germane Autobahn 49, mallonge A49, aŭ formale Bundesautobahn 49, mallonge BAB 49) estas aŭtovojo en centra Germanio, kiu ligas la urbon Kaselo en la nordo de la germana federacia lando Hesio kaj la distrikto Schwalm-Eder centre de la federacia lando. Oni planas daŭrigon de la vojo ĝis la komunumo Gemünden (Felda) kaj tie ligon al la - en internacia trafiko pli grava - germana aŭtovojo A5. La aŭtovojo nun longas 45 kilometrojn (post realigo de la plukonstruaj planoj estus sume 87 kilometroj) - la ŝoseo do kompare al aliaj germanaj aŭtovojoj mallongas.

Germana aŭtovojo A49
vojo
Ĝeneralaj informoj
Longeco: 45 (planataj: 87) km
Landoj: Hesio
Mapo
Itinero
Klarigoj 
jam uzata
  projekto, konstruado, nepro de modernado
vojnodo de tipo A
vojnodo de tipo B
vojkruciĝo
trafikcirklo
lima transiro
Vojpagejo (VPO)
ponto
fervoja pasejo
tunelo
parkumejo kun bufeto
benzinstacio
restoracio
hotelo / motelo aŭ alia tranoktejo
ŝosea aerodromo
konstruado
 
pri la plej grandaj urboj kaj aŭtovojaj kruciĝoj de la itinero vidu tekste
vdr

La vojo nun krucas la germanajn aŭtovojojn A7 kaj A44 (ĉe Kaselo). Post realigo de la plukonstruaj planoj ĝi ankaŭ tuŝus la aŭtovojojn A4 (ĉe Schwalmstadt kaj A5 (ĉe Homberg).