Germana aŭtovojo A57

federacia aŭtovojo en Germanio

La germana aŭtovojo A57 (germane Autobahn 57, mallonge A57, aŭ formale Bundesautobahn 57, mallonge BAB 57) estas aŭtovojo inter la limo de Germanio kaj Nederlando (transire al la nederlanda aŭtovojo Rijksweg 77, proksime de Goch) ĝis la nordaj kvartaloj de la urbo Kolonjo. Dumvoje ĝi pasas interalie la urbojn Krefeld, Neuss kaj Dormagen. La aŭtovojo longas 128 kilometrojn. Ĝi estas parto de la eŭropa ŝoseo 31 ().

Germana aŭtovojo A57
vojo
Ĝeneralaj informoj
Longeco: 128 km
Landoj: Nordrejn-Vestfalio
Mapo
Itinero
Klarigoj 
jam uzata
  projekto, konstruado, nepro de modernado
vojnodo de tipo A
vojnodo de tipo B
vojkruciĝo
trafikcirklo
lima transiro
Vojpagejo (VPO)
ponto
fervoja pasejo
tunelo
parkumejo kun bufeto
benzinstacio
restoracio
hotelo / motelo aŭ alia tranoktejo
ŝosea aerodromo
konstruado
 
pri la plej grandaj urboj kaj aŭtovojaj kruciĝoj de la itinero vidu tekste
vdr

Malgraŭ sia relativa mallongeco, la vojo estas grava aŭta ligo inter la urbo Roterdamo kaj ties ĉirkaŭaĵo okcidente kaj la urbaro ĉirkaŭ Kolonjo oriente. De nordokcidento al sudoriento, la vojo krucas interalie la germanajn aŭtovojojn A42 (ĉe Kamp-Lintfort), A44 (ĉe Krefeld), A52 (ĉe Kaarst), A46 (ĉe Neuss) kaj A1 (en la nordo de Kolonjo).

la aŭtovojo ĉe Sonsbeck, direkte al Nederlando