Germana aŭtovojo A70

federacia aŭtovojo en Germanio

La germana aŭtovojo A70 (germane Autobahn 70, mallonge A70, aŭ formale Bundesautobahn 70, mallonge BAB 70) estas okcident-orienta aŭtovojo en la nordo de la federacia lando Bavario de Germanio. Ĝi ligas la urbojn Schweinfurt okcidente, Bamberg vojmeze kaj Bayreuth oriente. Okcidente konektatas la nord-suda germana aŭtovojo A7 (Danio/Hamburgo-Ulm-Aŭstrio) kaj oriente la same nord-suda germana aŭtovojo A9 (Berlino-Munkeno). La aŭtovojo A70 longas 120 kilometrojn.

Germana aŭtovojo A70
Bundesautobahn 70 number.svg
Ĝeneralaj informoj
Longeco: 120 km
Landoj: Bavario
Mapo
Map D A70.svg
Itinero
Klarigoj 
jam uzata
  projekto, konstruado, nepro de modernado
AB-Kreuz.svg AB-Kreuz.svg vojnodo de tipo A
AB-AS.svg AB-AS.svg vojnodo de tipo B
AS-skrzyzowanie-icon.svg AS-skrzyzowanie-icon.svg vojkruciĝo
AS-rondo-icon.svg AS-rondo-icon.svg trafikcirklo
BAB-Grenze.svg BAB-Grenze.svg lima transiro
Vojpagejo (VPO)
AB-Brücke.svg AB-Brücke.svg ponto
AS-tory-icon.svg AS-tory-icon.svg fervoja pasejo
AB-Tunnel.svg AB-Tunnel.svg tunelo
AB-Autobahnkiosk.svg AB-Autobahnkiosk.svg parkumejo kun bufeto
AB-Tank.svg AB-Tank.svg benzinstacio
AB-Rast.svg AB-Rast.svg restoracio
AB-Autobahnhotel.svg AB-Autobahnhotel.svg hotelo / motelo aŭ alia tranoktejo
20 airtransportation inv.svg 20 airtransportation inv.svg ŝosea aerodromo
PL road sign A-14.svg PL road sign A-14.svg konstruado
 
pri la plej grandaj urboj kaj aŭtovojaj konektoj de la itinero vidu tekste
Information icon.svg
vdr

La germana aŭtovojo A70 estas la okcidenta parto de la eŭropa ŝoseo E48, kiu sume longas 350 kilometrojn kaj plukondukiĝas orienten al Ĉeĥio.

aŭtovoja ponto super la revero Majno en Schweinfurt-Oberndorf