Germana aŭtovojo A37

federacia aŭtovojo en Germanio

La germana aŭtovojo A37 (germane Autobahn 37, mallonge A37, aŭ formale Bundesautobahn 37, mallonge BAB 37) estas aŭtovojo en la federacia lando Malsupra Saksio de nordokcidenta Germanio, el kiu la suda parto formale havas la statuson de federacia vojo (B3). La vojo lonĝas nur 14 kilometrojn, inter la komunumo Burgdorf (Hanovro) kaj Sehnde, kaj fakte estas urba aŭtovojo en Hanovro. Ĝi tamen interregione gravas precipe dufoje en ĉiu jaro, kiam en Hanovro okazas la hanovra foiro, la tutmonde plej granda industria forio, kaj la foiro CeBIT pri informa teknologio. La trafiko rilate al tiuj du foiroj tiom fortas, ke matene tiam la kompleta aŭtovojo funkcias nur unudirekte al la foirejo kaj vespere nur unudirekte de ĝi. Per du aŭtovojaj kruciĝoj la vojo estas konektita al la nord-suda germana aŭtovojo A7, kaj per plia aŭtovojaj kruciĝo al la okcident-orienta germana aŭtovojo A2.

Germana aŭtovojo A37
vojo
Ĝeneralaj informoj
Longeco: 14 km
Lando: Malsupra Saksio
Mapo
Itinero
Klarigoj 
jam uzata
  projekto, konstruado, nepro de modernado
vojnodo de tipo A
vojnodo de tipo B
vojkruciĝo
trafikcirklo
lima transiro
Vojpagejo (VPO)
ponto
fervoja pasejo
tunelo
parkumejo kun bufeto
benzinstacio
restoracio
hotelo / motelo aŭ alia tranoktejo
ŝosea aerodromo
konstruado
 
pri la plej grandaj urboj kaj aŭtovojaj kruciĝoj de la itinero vidu tekste
vdr