Germana aŭtovojo A61

federacia aŭtovojo en Germanio

La germana aŭtovojo A61 (germane Autobahn 61, mallonge A61, aŭ formale Bundesautobahn 61, mallonge BAB 61) estas aŭtovojo inter la limo de Germanio kaj Nederlando proksime de la urbo Venlo ĝis la urbo Hockenheim en la federacia lando Baden-Virtembergo de Germanio.. La aŭtovojo longas 331 kilometrojn. Partoj de ĝi apartenas al la eŭropaj ŝoseoj kaj . Gravaj urboj laŭlonge de la vojo estas interalie Mönchengladbach, Bergheim, Meckenheim, Bad Neuenahr-Ahrweiler, Sinzig, Koblenz, Bingen, Alzey kaj Speyer.

Germana aŭtovojo A61
vojo
Ĝeneralaj informoj
Longeco: 331 km
Landoj: Nordrejn-Vestfalio,
Rejnlando-Palatinato,
Baden-Virtembergo
Mapo
Itinero
Klarigoj 
jam uzata
  projekto, konstruado, nepro de modernado
vojnodo de tipo A
vojnodo de tipo B
vojkruciĝo
trafikcirklo
lima transiro
Vojpagejo (VPO)
ponto
fervoja pasejo
tunelo
parkumejo kun bufeto
benzinstacio
restoracio
hotelo / motelo aŭ alia tranoktejo
ŝosea aerodromo
konstruado
 
pri la plej grandaj urboj kaj aŭtovojaj kruciĝoj de la itinero vidu tekste
vdr

La aŭtovojo krucas la aŭtovojojn A52 kaj A46 en Mönchengladbach, A44 proksime de Bedburg, A4 proksime de Kerpen, A1 proksime de Erftstadt, A565 ĉe Meckenheim kaj A573 ĉe Bad Neuenahr-Ahrweiler, A571 en Sinzig, A48 ĉe Koblenz, A60 ĉe Bingen, A63 ĉe Alzey, A6 ĉe Frankenthal), A650 ĉe Ludwigshafen kaj A65 ĉe Mutterstadt. Fine ĉe Hockenheim ĝi duafoje pasas la aŭtovojon A6 kaj eniras ĝin.

la vojo ĉe Wiebelsheim