Germana aŭtovojo A93

federacia aŭtovojo en Germanio

La germana aŭtovojo A93 (germane Autobahn 93, aŭ BAB 93, mallonge por Bundesautobahn 93, „federacia aŭtovojo 93“) estas parto de la unuaranga trafika reto de aŭtovojoj en Germanio. Ĝi vojas 268 kilometrojn tra la federacia lando Bavario. La plej norda punkto estas la urbo Hof (Saale) (tie konektata al la aŭtovojo Bundesautobahn 72 number.svg), de tie la vojo iras suden ĝis la regiono Hallertau, konata pro intensa kultivo de lupolo precipe por biero (tie konektata al la aŭtovojo Bundesautobahn 9 number.svg). Poste, irante suden la individua motora trafiko uzas la aŭtovojon Bundesautobahn 9 number.svg), la preskaŭringan urban vojon Bundesautobahn 99 number.svg ĉirkaŭ Munkeno kaj la vojon Bundesautobahn 8 number.svg, kaj de tie ankoraŭ estas 25 kilometrojn longa vojo de la numero A93 de Rosenheim suden al Kiefersfelden ĉe la limo al Aŭstrio kaj plugvidas al Innsbruck. Gravaj urboj survojaj estas Selb, Marktredwitz, Neustadt an der Waldnaab, Weiden (Supra Palatinato), Nabburg, Schwarzenfeld, Schwandorf, Regenstauf, Regensburg, Bad Abbach kaj Siegenburg en la norda vojparto, kaj la komunumoj Raubling, Brannenburg kaj Oberaudorf en la suda vojparto.

Germana aŭtovojo A93
Bundesautobahn 93 number.svg
Ĝeneralaj informoj
Longeco: 268 km
Landoj: Bavario
Mapo
Map D A93.svg
Foto
la vojo ĉe Altenstadt an der Waldnaab
Itinero
Klarigoj 
jam uzata
  projekto, konstruado, nepro de modernado
AB-Kreuz.svg AB-Kreuz.svg vojnodo de tipo A
AB-AS.svg AB-AS.svg vojnodo de tipo B
AS-skrzyzowanie-icon.svg AS-skrzyzowanie-icon.svg vojkruciĝo
AS-rondo-icon.svg AS-rondo-icon.svg trafikcirklo
BAB-Grenze.svg BAB-Grenze.svg lima transiro
Vojpagejo (VPO)
AB-Brücke.svg AB-Brücke.svg ponto
AS-tory-icon.svg AS-tory-icon.svg fervoja pasejo
AB-Tunnel.svg AB-Tunnel.svg tunelo
AB-Autobahnkiosk.svg AB-Autobahnkiosk.svg parkumejo kun bufeto
AB-Tank.svg AB-Tank.svg benzinstacio
AB-Rast.svg AB-Rast.svg restoracio
AB-Autobahnhotel.svg AB-Autobahnhotel.svg hotelo / motelo aŭ alia tranoktejo
20 airtransportation inv.svg 20 airtransportation inv.svg ŝosea aerodromo
PL road sign A-14.svg PL road sign A-14.svg konstruado
 
Information icon.svg
vdr

La vojo estas parto de la eŭropaj ŝoseoj E45 kaj E60.

la vojo ĉe Oberaudorf, fone la montomasivo Kaisergebirge de la Alpoj