Germana aŭtovojo A29

federacia aŭtovojo en Germanio

La germana aŭtovojo A29 (germane Autobahn 29, mallonge A29, aŭ formale Bundesautobahn 29, mallonge BAB 29) estas nord-suda aŭtovojo en nordokcidenta Germanio. Proksime de la loĝloko Großenkneten-Ahlhorn la aŭtovojo konektiĝas al la pli longa nord-suda germana aŭtovojo A1, de tie iras norden ĝis la marhavena urbo Wilhelmshaven ĉe la Norda Maro. La aŭtovojo longas 93 kilometrojn.

Germana aŭtovojo A29
federacia aŭtovojo en Germanio • vojo
Ĝeneralaj informoj
Longeco: 93 km
Landoj: Malsupra Saksio
Mapo
Itinero
Klarigoj 
jam uzata
  projekto, konstruado, nepro de modernado
vojnodo de tipo A
vojnodo de tipo B
vojkruciĝo
trafikcirklo
lima transiro
Vojpagejo (VPO)
ponto
fervoja pasejo
tunelo
parkumejo kun bufeto
benzinstacio
restoracio
hotelo / motelo aŭ alia tranoktejo
ŝosea aerodromo
konstruado
 
pri la plej grandaj urboj de la itinero vidu tekste
vdr

Gravaj urboj laŭlonge de la vojo estas precipe Oldenburg, Rastede kaj Varel. De nordo al sudo pasiĝas la germaniaj distriktoj Friesland, Ammerland, Wesermarsch, Cloppenburg kaj Oldenburg.

la aŭtovojo superpontas la riveron Hunte apud Oldenburg