Germana aŭtovojo A30

federacia aŭtovojo en Germanio

La germana aŭtovojo A30 (germane Autobahn 30, mallonge A30, aŭ formale Bundesautobahn 30, mallonge BAB 30) estas aŭtovojo inter la limo inter Germanio kaj Nederlando (transire al la nederlanda aŭtovojo Rijksweg 1, proksime de la urboj Hengelo kaj Bad Bentheim) ĝis la urbo Bad Oeynhausen en Malsupra Saksio. La aŭtovojo longas 138 kilometrojn. Ĝi estas parto de la eŭropa ŝoseo 30 (E30). Malgraŭ sia relativa mallongeco, la vojo estas parto de la aŭta vojo inter la urboj Amsterdamo kaj Berlino kaj grava eŭropa ligilo.

Germana aŭtovojo A30
Bundesautobahn 30 number.svg
Ĝeneralaj informoj
Longeco: 138 km
Landoj: Nordrejn-Vestfalio,
Malsupra Saksio
Mapo
Map D A30.svg
Itinero
Klarigoj 
jam uzata
  projekto, konstruado, nepro de modernado
AB-Kreuz.svg AB-Kreuz.svg vojnodo de tipo A
AB-AS.svg AB-AS.svg vojnodo de tipo B
AS-skrzyzowanie-icon.svg AS-skrzyzowanie-icon.svg vojkruciĝo
AS-rondo-icon.svg AS-rondo-icon.svg trafikcirklo
BAB-Grenze.svg BAB-Grenze.svg lima transiro
Vojpagejo (VPO)
AB-Brücke.svg AB-Brücke.svg ponto
AS-tory-icon.svg AS-tory-icon.svg fervoja pasejo
AB-Tunnel.svg AB-Tunnel.svg tunelo
AB-Autobahnkiosk.svg AB-Autobahnkiosk.svg parkumejo kun bufeto
AB-Tank.svg AB-Tank.svg benzinstacio
AB-Rast.svg AB-Rast.svg restoracio
AB-Autobahnhotel.svg AB-Autobahnhotel.svg hotelo / motelo aŭ alia tranoktejo
20 airtransportation inv.svg 20 airtransportation inv.svg ŝosea aerodromo
PL road sign A-14.svg PL road sign A-14.svg konstruado
 
pri la plej grandaj urboj kaj aŭtovojaj kruciĝoj de la itinero vidu tekste
Information icon.svg
vdr

La aŭtovojo krucas la nord-sudajn aŭtovojojn A31 (proksime de la komunumo Schüttorf) kaj A1 (proksime de la urbo Osnabrück), kaj ĉe sia okcidenta fino en Bad Oeynhausen eniras la aŭtovojon A2, kiu orienten pludirektiĝas al Hanovro, Magdeburg kaj Berlino. De ĉiuj tri krucataj aŭtovojoj ankaŭ eblas rekte pluvojaĝi suden al la urbaro de la industria Ruhr-Regiono en okcidenta Germanio.

la okcidenta finpunkto de la aŭtovojo ĉe la limo inter Germanio kaj Nederlando (transire al la nederlanda aŭtovojo Rijksweg 1)