Germana aŭtovojo A65

federacia aŭtovojo en Germanio

La germana aŭtovojo A65 (germane Autobahn 65, mallonge A65, aŭ formale Bundesautobahn 65, mallonge BAB 65) estas aŭtovojo inter la urboj Ludwigshafen suden tra Neustadt an der Weinstraße, Landau in der Pfalz kaj Kandel al Wörth am Rhein en la suda parto de la federacia lando Rejnlando-Palatinato de sudokcidenta Germanio. La vojo principe lonĝus 70 kilometrojn, el kiuj tamen nur 59 kilometroj estas konstruitaj. La plaj suda vojoparto, kiu kondukus al la franca aŭtovojo A35 al Strasburgo, daŭre mankas. Anstataŭe ekzakte ĉe la limo al la najbara federacia lando Baden-Virtembergo konektiĝas la federacia vojo B10, per kiu atingeblas la urbo Karlsruhe, kaj de tie konektiĝas la aŭtovojoj A8 orienten (interalie al Ŝtutgarto, Ulm, Aŭgsburgo, Munkeno kaj plu al Aŭstrio), kaj A5 norden (inter alie al Hajdelbergo, Darmstadt, Frankfurto ĉe Majno) kaj suden (interalie al Frajburgo, Bazelo kaj de tie al la cetera Svislando).

Germana aŭtovojo A65
vojo
Ĝeneralaj informoj
Longeco: principe 70, fakte 59 km
Lando: Rejnlando-Palatinato
Mapo
Itinero
Klarigoj 
jam uzata
  projekto, konstruado, nepro de modernado
vojnodo de tipo A
vojnodo de tipo B
vojkruciĝo
trafikcirklo
lima transiro
Vojpagejo (VPO)
ponto
fervoja pasejo
tunelo
parkumejo kun bufeto
benzinstacio
restoracio
hotelo / motelo aŭ alia tranoktejo
ŝosea aerodromo
konstruado
 
pri la plej grandaj urboj kaj aŭtovojaj kruciĝoj de la itinero vidu tekste
vdr
apud Kandel