Eŭropa ŝoseo 42

internacia ŝoseo en Eŭropo

La eŭropa ŝoseo 42 (mallonge E 42) estas 680 kilometrojn longa eŭropa ŝoseo, kiu kondukiĝas inter okcidento kaj oriento tra Francio, Belgio kaj Germanio.

Eŭropa ŝoseo

eŭropa ŝoseo 42

Bazaj datumoj
suma longo 680 km
landoj

 Francio
 Belgio
 Germanio

la ŝoseo en Belgio, proksime de Sankt Vith
la ŝoseo en Belgio, proksime de Sankt Vith
mapo

vojo de la eŭropa ŝoseo 42

vdr

Urboj laŭlonge de la vojo redakti

Gravaj urboj, kiuj situas laŭlonge de la ŝoseo E 42, estas interalie en Francio Dunkerque kaj Lille, en Belgio Mons, Charleroi, Lieĝo kaj Sankt Vith, kaj en Germanio Wittlich, Bingen am Rhein, Mainz, Rüsselsheim, Frankfurto ĉe Majno kaj Aschaffenburg en la germanaj federaciaj landoj Rejnlando-Palatinato, Hesio kaj Bavario.

Itinero redakti

Francio
Belgio
  • aŭtovojo A18 ĝis Tournai
  • aŭtovojo A16, A7, A15 kaj A3 ĝis la aŭtovoja kruciĝo Herve-Battice
  • aŭtovojo A27
Germanio

Ĉe sia orienta finiĝo, la ŝoseo transiras al la eŭropa ŝoseo 41.