Bad Neuenahr-Ahrweiler
Bad Neuenahr-Ahrweiler estas urba komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Ahrweiler de la federacia lando Rejnlando-Palatinato, kaj estas la administra centro de la distrikto. Centroj de la komunumo estas la historia urbeto Ahrweiler okcidente kaj la kuracurbo Bad Neuenahr oriente, ambaŭ borde de la rivereto Ahr, meze de la rivera valo kies deklivoj intense uzatas por vinkultivado. Ĉirkaŭ la du centraj loĝlokoj grupiĝas 11 pliaj komunumopartoj. Fine de la jaro 2017 la komunumo havis 28 048 loĝantojn.
Bad Neuenahr-Ahrweiler | ||||
| ||||
![]() | ||||
![]() | ||||
---|---|---|---|---|
Federacia lando | Rejnlando-Palatinato | |||
Distrikto | Distrikto Ahrweiler | |||
Urborajtoj | Urbo (Stadt) | |||
Koordinatoj | 50°32′41″N 7°6′48″O / 50.54472°N, 7.11333°O (mapo)Koordinatoj: 50°32′41″N 7°6′48″O / 50.54472°N, 7.11333°O (mapo) | |||
Alto super la marnivelo | 99 m | |||
Areo | 63,40 km² | |||
Loĝantaro | 28048 (stato 2017-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | |||
Telefona antaŭkodo | 02641; 02646 (urboparto Ramersbach) | |||
Poŝtkodo | 53474 | |||
Aŭtomobila kodo | AW | |||
Oficiala Municipokodo | 07131007 | |||
Subdivido | 13 komunumopartoj (Ortsteile) | |||
Komunumestro | Hans-Ulrich Tappe | |||
Partio de komunumestro | CDU | |||
Adreso de la administrejo | Hauptstraße 116 | |||
Oficiala retejo | https://www.bad-neuenahr-ahrweiler.de/ | |||
Administra divido de la urboRedakti
Bad Neuenahr-Ahrweiler havas urbopartojn, kiuj konsistas el unu aŭ pluraj kvartaloj. La urbopartoj havas lokajn reprezentantojn.[1] La plej granda loĝloko estas la urboparto Bad Neuenahr. Ĝi konsistas origine el tri komunumoj, kiuj ankaŭ hodiaŭ estas kvartaloj.
La statistiko pri la loĝantoj de la 31-a de marto 2013 (ĉefa kaj kroma loĝejoj):[2]
urboparto | subdivido | nombro da loĝantoj fine de marko 2013 |
---|---|---|
Ahrweiler | Ahrweiler | 7 553 |
Bachem | Bachem | 1 238 |
Bad Neuenahr | Beul, Hemmessen kaj Wadenheim | 11 950 |
Gimmigen | Gimmigen | 737 |
Heimersheim | Heimersheim kaj Ehlingen | 3 166 |
Heppingen | Heppingen | 909 |
Kirchdaun | Kirchdaun | 387 |
Lohrsdorf | Lohrsdorf kaj Green | 675 |
Ramersbach | Ramersbach | 603 |
Walporzheim | Walporzheim kaj Marienthal | 732 |
Esperanto-movadoRedakti
La riĉa banloko ekde la 19-a jarcentoj altiris multajn vojaĝantojn, ankaŭ esperantlingvajn; inter alie en 1913 L. L. Zamenhof pasigis siajn feriojn en Bad Neuenahr kaj renkontiĝis tie kun aliaj movadanoj kiel la juna esperanto-aktivulo Max Butin el la iom pli norda banloko Bad Godesberg. En la urbo kun sia familio loĝas la esperantisto Wolfgang Bohr, kiu estas aktivulo kaj ekde 2006 prezidanto de la regiona Rejnlando-Palatinata Esperanto-Ligo. La familio inter alie funkcias kiel gastiganto de Pasporta Servo. Inter la jaroj 1994 kaj 1996 krome la esperantisto Thomas Pusch laboris kiel kuracisto en la urbo.
Vidu ankaŭRedakti
Eksteraj ligilojRedakti
- ↑ ĉefa statuto de la urbo Bad Neuenahr-Ahrweiler (germane) (PDF; 784 kB) (2011-12-16). Alirita 2014-03-06.
- ↑ Stadt Bad Neuenahr-Ahrweiler, Einwohnerstatistik per 31. März 2013