Bad Neuenahr-Ahrweiler

komunumo en Rejnlando-Palatinato, Germanio
(Alidirektita el Beul (Bad Neuenahr))

Bad Neuenahr-Ahrweiler estas urba komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Ahrweiler de la federacia lando Rejnlando-Palatinato, kaj estas la administra centro de la distrikto. Centroj de la komunumo estas la historia urbeto Ahrweiler okcidente kaj la kuracurbo Bad Neuenahr oriente, ambaŭ borde de la rivereto Ahr, meze de la rivera valo kies deklivoj intense uzatas por vinkultivado. Ĉirkaŭ la du centraj loĝlokoj grupiĝas 11 pliaj komunumopartoj. Fine de la jaro 2022 la komunumo havis 26 669 loĝantojn.

Bad Neuenahr-Ahrweiler
Blazono
Bad Neuenahr-Ahrweiler (Germanio)
Bad Neuenahr-Ahrweiler (Germanio)
DEC

Map

Flago
urba komunumo de Germanio • ĉefurbo de distrikto en Germanio • banloko
Administrado
Federacia lando Rejnlando-Palatinato
Distrikto Distrikto Ahrweiler
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Telefona antaŭkodo 02641; 02646 (urboparto Ramersbach)
Poŝtkodo 53474
Aŭtomobila kodo AW
Oficiala Municipokodo 07131007
Subdivido 13 komunumopartoj (Ortsteile)
Politiko
Komunumestro Hans-Ulrich Tappe
Partio de komunumestro CDU
Adreso de la administrejo Hauptstraße 116
Demografio
Loĝantaro 26669 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 50° 33′ N, 7° 7′ O (mapo)50.5447222222227.1133333333333Koordinatoj: 50° 33′ N, 7° 7′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 99 m
Areo 63,40 km²
Oficiala retejo https://www.bad-neuenahr-ahrweiler.de/
vdr

Administra divido de la urbo

redakti

Bad Neuenahr-Ahrweiler havas urbopartojn, kiuj konsistas el unu aŭ pluraj kvartaloj. La urbopartoj havas lokajn reprezentantojn.[1] La plej granda loĝloko estas la urboparto Bad Neuenahr. Ĝi konsistas origine el tri komunumoj, kiuj ankaŭ hodiaŭ estas kvartaloj.

La statistiko pri la loĝantoj de la 31-a de marto 2013 (ĉefa kaj kroma loĝejoj):[2]

urboparto subdivido nombro da loĝantoj
fine de marko 2013
Ahrweiler Ahrweiler 7 553
Bachem Bachem 1 238
Bad Neuenahr Beul, Hemmessen kaj Wadenheim 11 950
Gimmigen Gimmigen 737
Heimersheim Heimersheim kaj Ehlingen 3 166
Heppingen Heppingen 909
Kirchdaun Kirchdaun 387
Lohrsdorf Lohrsdorf kaj Green 675
Ramersbach Ramersbach 603
Walporzheim Walporzheim kaj Marienthal 732
 
Bad Neuenahr en 1900
 
monto Landskrone ĉirkaŭ la jaro 1900
 
trabfakaj domoj kaj historia pordego Niedertor en la urbeto Ahrweiler

Esperanto-movado

redakti

La riĉa banloko ekde la 19-a jarcentoj altiris multajn vojaĝantojn, ankaŭ esperantlingvajn; interalie en 1913 L. L. Zamenhof pasigis siajn feriojn en Bad Neuenahr kaj renkontiĝis tie kun aliaj movadanoj kiel la juna esperanto-aktivulo Max Butin el la iom pli norda banloko Bad Godesberg. En la urbo kun sia familio loĝas la esperantisto Wolfgang Bohr, kiu estas aktivulo kaj ekde 2006 prezidanto de la regiona Rejnlando-Palatinata Esperanto-Ligo. La familio interalie funkcias kiel gastiganto de Pasporta Servo. Inter la jaroj 1994 kaj 1996 krome la esperantisto Thomas Pusch laboris kiel kuracisto en la urbo. Lia tiama hospitalo samkiel multaj aliaj domoj de la urbocentro subakviĝis kaj komplete detruiĝis dum la inundoj de julio 2021.

Referencoj

redakti
  1. ĉefa statuto de la urbo Bad Neuenahr-Ahrweiler (germane) (PDF; 784 kB) (2011-12-16). Alirita 2014-03-06.[rompita ligilo]
  2. Stadt Bad Neuenahr-Ahrweiler, Einwohnerstatistik per 31. März 2013. Arkivita el la originalo je 2013-10-07. Alirita 2021-08-27.

Vidu ankaŭ

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti