Marl estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Recklinghausen de la federacia lando Nordrejn-Vestfalio. Fine de decembro 2019 la urbo havis 84 067 loĝantojn.

Marl
Blazono

Map

Flago
Administrado
Federacia lando Nordrejn-Vestfalio
Distriktaro Distriktaro Münster
Distrikto Distrikto Recklinghausen
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Telefona antaŭkodo 0 23 65
Poŝtkodo 45768, 45770, 45772
Aŭtomobila kodo RE
Oficiala Municipokodo 05562024
Politiko
Komunumestro Uta Heinrich
Titolo de komunumestro Bürgermeister
Partio de komunumestro Nepartia
Demografio
Loĝantaro 84067 (stato 2019-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 51° 40′ N, 7° 7′ O (mapo)51.6666666666677.1166666666667Koordinatoj: 51° 40′ N, 7° 7′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 70 m
Areo 87,69 km²
Oficiala retejo http://www.marl.de
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
urbodomaj turoj

KulturoRedakti

Skulptaĵomuzeo GlaskastenRedakti

 
Muzeo por skulptarto Glaskasten
 
Cantico dei Cantici, Marcello Mascherini (1957) – malsanulejo Paracelsus-Klinik

Skulptaĵomuzeo Glaskasten estas muzeo por internacia skulptaĵoj en Marl. La muzeo evoluis el la artverka kolekto de la urbo en la teretaĝo de la urboparlamentejo, kiu estas ero de la urbodoma ensemblo, kiun kreis la nederlanda arĥitekturmetiejo Van den Broek en Bakema (1960 - 1967). La kresko de la artkolekto, kunebligita per la tiam valida unu-elcenta regulo por arto en la publika spaco je novkonstruaĵoj iom post iom necesigis apartan muzeon. En 1985 la teretaĝo sub la urboparlamentejo laŭ interkonsilado kun la arĥitekto tute ekipita per vitraj muroj, kio klarigas la nomon de la muzeo: Glaskasten (= vitrokesto).

Ne nur granparto de la muzea kolekto troviĝas ekster la muzeo en la publika spaco (proksimume 70 skulptaĵoj), la interna kolekto estas de ekstere plene videbla kaj plejofte lokita eksterdirekten. La muzeo krom tio estas senpage alirebla. La ekstera kolekto estas lokita en radio da 500 metroj ĉirkaŭ la urbodoma ensemblo kaj la proksima urba lago, samkiel en diversaj urbaj distriktoj de Marl.

Filio de la muzeo loĝas en la Paracelsus-Klinik, la malsanulejo de la urbo Marl. Deko da skulptaĵoj de la muzeo estas videblaj en la malsanuleja domaro, kaj oni instalis ĉirkaŭ la malsanulejo skulptaĵovojon.

Vidu ankaŭRedakti

 
preĝejo S-ta Georgo en la plej malnova urboparto
 
turoj de la eksa minejo "Auguste Victoria"
 
La urba teatro

Eksteraj ligilojRedakti