La Loremo estas aŭtomobilo de la firmao Loremo AG el Marl, Germanio. La ekproduktado de la elektra aŭto plurfoje estas anoncita ekde la jaro 2001 sed ĉiufoje prokrastita.

Loremo LS

Loremo estas mallongigo de Low Resistance Mobile (malalte rezista aŭtomobilo) La disvolviĝo de la prototipo okazas en la Industriparko Dorsten en Marl. Laŭ aktuala stato (2009) la Loremo plej frue ekde 2011 estos liverebla.

Interno de la Loremo

Planitaj datumoj redakti

Teknikaj datumoj (indikoj de la produktisto)
Loremo LS Loremo GT Loremo EV
Sidlokoj 2+2
Motoro 2 cilindra Turbodizelo 2 cilindra Ottomotoro Elektromotoro
Volumeno 700 cm3 850 cm3 Elektro
Povumo 15 kW/20 ĈP 45 kW/61 ĈP 20 kW
Pleja rapideco 160 km/h 200 km/h 170 km/h
0-100 km/h <20 s <10 s <15 s
Pezo <550 kg <600 kg
Konsumo 2,0l/100 km 3,0l/100 km 6kWh/100 km
Energiprovizo 20 litra ujo Litia-jona baterio
Atingodistanco 1000 km 700 km 150 km
Aerrezisto Cw=0,214
Mezuroj (longo × larĝo × alto) 380 cm × 140 cm × 114 cm
Prezo 17 000 Eŭroj 24 000 Eŭroj >34 000 Eŭroj