Alianco '90/La Verduloj

partio en Germanio
(Alidirektita el Bündnis 90/Die Grünen)

La partio Alianco '90/La Verduloj (germane Bündnis 90/Die Grünen) estas verda partio en Germanio. Ĝi estiĝis la 14-an de majo 1993 per kuniĝo de la okcidentgermana partio "Die Grünen" ("La Verduloj", fondita en 1980) kaj la orientgermana partio "Bündnis 90" ("Alianco '90", fondita en 1990 en GDR).

Alianco 90/La Verduloj
Bündnis 90/Die Grünen
Emblemo de Alianco 90/La Verduloj
Verda partio • politika partio en Germanio
Lando  Germanio
Estro Annalena Baerbock kaj Robert Habeck
Fondiĝo La 21-an de septembro 1991
Ĉefa sidejo Platz vor dem Neuen Tor 1, 10115 Berlino
Ideologio medioprotekto
Internacia aliĝo Frakcio de la Verduloj kaj Eŭropa Libera Alianco
Junulara organizaĵo Grüne Jugend
Retejo http://www.gruene.de
vdr

En 1983 la partio "Die Grünen" eniris la Federacian Parlamenton de Germanio (Bundestag), kaj de 1998 ĝis 2005 Bündnis 90/Die Grünen formis la germanan registaron en koalicio kun la Socialdemokrata Partio SPD.

Sur eŭropa nivelo, ekzemple en la parlamento kaj gvida komisiono de la Eŭropa Unio, la partio estas parto de la transnacia Eŭropa Verda Partio kaj de la parlamenta Frakcio de la Verduloj kaj Eŭropa Libera Alianco.

Famaj politikistoj de Alianco '90/La Verduloj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti