Annalena Baerbock

germana politikistino

Annalena BAERBOCK (naskiĝis la 15-an de decembro 1980 en Hanovro, Germanio) estas germana internacijura fakulino kaj ekde decembro 2021 federacia ministrino pri eksteraj aferoj de sia lando.[1] Ŝi estas luterana, kunedza kaj havas du infanojn.

Annalena Baerbock
germana politikisto
Persona informo
Annalena Baerbock
Naskonomo Annalena Charlotte Alma Baerbock
Naskiĝo 15-an de decembro 1980 (1980-12-15) (43-jaraĝa)
en Hanovro
Religio Evangelia Luterana Eklezio vd
Lingvoj germanaangla vd
Loĝloko Nurenbergo • Schulenburg vd
Ŝtataneco Germanio vd
Alma mater Libera Universitato BerlinoLondona Lernejo de EkonomikoHamburga universitato • Humboldtschule • Lake Highland Preparatory School vd
Partio Alianco '90/La Verduloj vd
Subskribo Annalena Baerbock
Familio
Edz(in)o Daniel Holefleisch vd
Infanoj 2
Profesio
Okupo politikisto vd
Aktiva en Berlino vd
En TTT Oficiala retejo vd
Ministro pri eksteraj aferoj de Germanio
Dum ekde dec. 2021
Antaŭulo Heiko Maas
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Post trapaso de la abiturienta ekzameno ŝi studis inter 2000 kaj 2005 politikajn sciencojn kun antaŭdiplomiĝo ĉe la Universitato de Hamburgo kaj publikan internacian juron kun magistriĝo ĉe London School of Economics.

 
Baerbock en 2021.

Inter 2005 kaj 2008 ŝi estis kunlaborantino kaj buroestrino de Elisabeth Schroedter, anino de la Eŭropa Parlamento. Inter 2008 kaj 2009 Baerbock estis spertulino de la partio Alianco '90/La Verduloj pri eksteraj rilatoj kaj internacia sekurecpolitiko. En 2008 ŝi atingis permeson je doktoriĝo en Berlino kio tamen ne plu sekvitis de ŝi.

Inter 2009 kaj 2013 ŝi estris la Verdulojn en Brandenburgio kaj ekapartenis al Bundestag (germana parlamento) en 2013. Partiestrino federacia ŝi iĝis en 2018.

Verkoj redakti

  • "Emissionshandel neu denken". Ĉe: Michael Angrick, Christoph Kühleis, Jürgen Landgrebe, Jan Weiß (eld.): 12 Jahre Europäischer Emissionshandel in Deutschland. Metropolis-Verlag, Marburg 2018, ISBN 978-3-7316-1287-2, p. 191–202
  • Jetzt. Wie wir unser Land erneuern. Kun Michael Ebmeyer. Ullstein Buchverlage, Berlin 2021, ISBN 978-3-550-20190-5.

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti