Albert Luthuli

sudafrika politikisto

Inkosi Albert John LUTHULI (tre ofte literumita Lutuli;[1] ĉirkaŭ  1898 – 21a de Julio 1967), konata ankaŭ laŭ sia Zulua nomo Mvumbi (konstanta pluvo),[2] estis sudafrika instruisto, aktivulo, ricevinto de la Nobel-premio pri paco, kaj politikisto. En 1952, Luthuli estis elektita prezidanto de la Afrika Nacia Kongreso (ANK), tiam ombrelorganizo por la opozicio kontraŭ la registaro de la minoritato de blankuloj en Sudafriko. Luthuli servis en tiu posteno ĝis sia akcidenta morto. Li ricevis en 1960 la Nobel-premion pri paco pro sia rolo en la senperforta luktado kontraŭ apartismo. Li estis la unua persono de afrika deveno kiu ricevis la Nobel-premion pri paco. Luthuli estis predikisto en la Unuiĝinta Kongregacia Eklezio de Sudafriko kun sidejo en Groutville, Stanger, KwaZulu-Natal, kien Luthuli estis portita por ripozo post sia morto en 1967.[3]

Albert Luthuli
Nobel-premiito
Persona informo
Naskonomo Albert John Mvumbi Luthuli
Naskiĝo 1-an de januaro 1898 (1898-01-01)
en Bulawayo, company rule in Rhodesia
Morto 21-an de julio 1967 (1967-07-21) (69-jaraĝa)
en KwaDukuza, Natal Province
Mortis pro hazarda morto vd
Mortis per fervoja akcidento vd
Lingvoj anglazulua vd
Ŝtataneco Sud-Afriko vd
Alma mater Universitato de Glasgovo • Adams College vd
Partio Afrika Nacia Kongreso vd
Profesio
Okupo politikisto • aŭtobiografo • instruisto vd
Laborkampo instruisto vd
Verkado
Verkoj Let My People Go vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Notoj redakti

  1. "Chief Albert John Mvumbi Luthuli | South African History Online". www.sahistory.org.za. Alirita la 20an de Decembro 2020.
  2. "The Nobel Peace Prize 1960". NobelPrize.org. Alirita la 20an de Decembro 2020.
  3. "The Nobel Peace Prize 1960". NobelPrize.org. Alirita la 14an de Aprilo 2020.

Bibliografio redakti