Bulawayo

Bulawayo [bulavajo] estas metropolo, la dua plej granda urbo, komerca ĉefurbo kaj universitata urbo en Zimbabvo. Laŭ stato de la jaro 2012 en la urbo vivis 653 337 loĝantoj sur areo de 1 706,8 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 383 loĝantoj/km².

Bulawayo
Bulawayo CBD.jpg

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 653 337  (2012) [+]
Loĝdenso 383 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 20° 10′ S, 28° 34′ O (mapo)-20.16666666666728.566666666667Koordinatoj: 20° 10′ S, 28° 34′ O (mapo) [+]
Alto 1 358 m [+]
Areo 1706,8 km² ( 170 680 ha) [+]
Horzono UTC+02:00 [+]
Situo de Bulawayo

Map

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Bulawayo [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

GeografioRedakti

Bulawayo situas sur altebenaĵo sur mildaj deklivoj en sudokcidenta parto de la lando. Proksime estas akvodislimo de Zambezi kaj Limpopo. La ĉefurbo Harareo troviĝas je 439 km-oj.

HistorioRedakti

 
Loko de Bulawayo en Zimbabvo

Loka reĝo fondis Bulawayo-n ĉirkaŭ en 1840. En 1893 la britoj okupis la setlejon, kiu ricevis la rangon urbeto post 4 jaroj. En 1896 lokaj triboj vane sieĝis Bulawayo-n. Ĝi ricevis statuson urbo en 1943. En 1992 pro la malbona kaj malmulta akvo ĥolero okazis.

KlimatoRedakti

Bulawayo havas subtropikan klimaton. Ĝenerale estas sudorienta vento. Jare pluvas po 590 mm. Precipe inter decembro-februaro pluvas. La temperaturo averaĝe estas 19 ° C.

TrafikoRedakti

Bulawayo havas fervojajn liniojn al Bocvano, Zambio kaj Sud-Afriko. Estas ankaŭ flughaveno.

VidindaĵojRedakti

 
Urbodomo de Bulawayo
 
Kastelo Nesbitt en Bulawayo

ĜemelurbojRedakti