Kemia necesejo estas necesejo, kiu uzas kemiaĵojn por malpligrandigi estiĝon de odoro kaj desinfekti la ekskrementojn. Tiuj lastaj estas kolektitaj en rezervujo. Ekzistas diversaj modeloj kun aŭ sen forfluigsistemo.

Kemia movebla necesejo en Germanio

Kiel desinfektilo oni uzas interalie formaldehidon, glutaraldehidonkvaropaj amonikuniĝoj. Multaj el tiuj kemiaĵoj estas problemriskaj, ĉar ili povas malhelpi la bonan funkciadon de la biologia ŝtupo de akvopurigejoj. Tamen ekzistas ankaŭ ekologiaj produktoj.

Kemiaj necesejoj estas uzataj ĉefe tie, kie ne eblas konekto al publika tubaro. Oni uzas moveblajn necesejojn dum amaskunvenoj aŭ sur konstruejoj aŭ ankaŭ en veturiloj.