Ramdas Mohandas Gandhi (2a de januaro 1897 – 14a de aprilo 1969) estis la tria plej aĝa filo de Mohandas Karamchand Gandhi kaj Kasturba Gandhi. Li havis du pli aĝajn fratojn nome Harilal Gandhi kaj Manilal Gandhi kaj unu pli junan fraton: Devdas Gandhi. Li naskiĝis en Sudafriko. Li survivis siajn gepatrojn kaj ĉiujn siajn fratojn. Li kaj lia edzino Nirmala havis tri filojn; nome Sumitra Gandhi, Kanu Gandhi kaj Usha Gandhi. Li estis aktiva en la Hindia sendependiga movado iniciatita de sia patro.

Ramdas Gandhi
Persona informo
Naskiĝo 2-an de januaro 1897 (1897-01-02)
en Durbano
Morto 14-an de aprilo 1969 (1969-04-14) (72-jaraĝa)
en Mumbajo
Ŝtataneco Barato • Brita Hindio • Dominio de Barato vd
Familio
Patro Mohandas Karamchand Gandhi vd
Patrino Kasturba Gandhi vd
Gefratoj Manilal GandhiHarilal GandhiDevdas Gandhi vd
Infanoj Sumitra Kulkarni • Kanu Gandhi vd
Profesio
Okupo revoluciulo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li ne havis emon al asketismo, sed ja partoprenis en la civilaj protestoj de la 1930-aj jaroj. Nombraj enprizonigoj havis seriozajn efikojn sur lia sano. Edukita en Sudafriko, li neniam kongruis kun la idealisma malriĉemo de sia patro. El lia funebro, Ramdas Gandhi estis kiu ekbrulis la fajron por starti la kremacion, kiel Mahatma estis dezirinta. Li estis aligita de sia pli juna frato Devdas Gandhi en la funebro.

Li mortis en la jaro de la centjarigo de sia patro, 72-jaraĝa. Li estis survivita de sia edzino Nirmala kaj de tri filoj, neniu el kiuj estas ankoraŭ vivaj.

Notoj redakti