Kasturba Gandhi
Kasturbai "Kasturba" Mohandas Gandhi denaske Kasturbai Makhanji Kapadia (11a de aprilo 1869 – 22a de februaro 1944) estis hindia politika aktivulo. Ŝi edziniĝis al Mohandas Gandhi en 1883. Kasturba mortis en 1944. Asocie kun siaj edzo kaj filo, ŝi aktivulis en la Hindia sendependiga movado en la Brit-regata Hindio. Ŝi estis tre influita de sia edzo Mohandas Karamchand Gandhi aŭ alinome Mahatma Gandhi. Ili havis entute kvar filojn: Harilal Gandhi, naskiĝinta en 1888, Manilal Gandhi, naskiĝinta en 1892, Ramdas Gandhi, naskiĝinta en 1897 kaj Devdas Gandhi, naskiĝinta en 1900.
Kasturba Gandhi | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 11-an de aprilo 1869 en Porbandar | |
Morto | 22-an de februaro 1944 (74-jaraĝa) en Aga Khan Palace | |
Mortis pro | Naturaj kialoj vd | |
Mortis per | Korinfarkto kaj bronkopneŭmonito vd | |
Religio | hinduismo vd | |
Loĝloko | Unio de Sud-Afriko vd | |
Ŝtataneco | Brita Raĝo vd | |
Familio | ||
Edz(in)o | Mohandas Karamchand Gandhi (1883–1944) vd | |
Infanoj | Ramdas Gandhi, Manilal Gandhi, Devdas Gandhi, Harilal Gandhi vd | |
Profesio | ||
Okupo | aktivulo politikisto luktanto por libereco vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Kasturba Gandhi ekaktivis en politiko en Sudafriko en 1904 kiam, kun sia edzo kaj aliaj, ŝi establis la Setlejon Phoenix apud Durban. En 1913 ŝi partoprenis en protestoj kontraŭ la sanig-traktado de hindiaj enmigrantoj en Sudafriko, pro kio ŝi estis arestita kaj la 23an de septembro 1913 estis kondamnita al punlaboro. Enprizone, ŝi estris aliajn virinojn dumpreĝe[1][2] kaj kuraĝigis edukitajn virinojn instrui la needukitajn virinojn legi kaj skribi.[2]
Kasturba kaj Gandhi lasis Sudafrikon en julio 1914 kaj revenis loĝi en Hindio. Spite la gravega bronkito de Kasturba ŝi plue partoprenis en civilaj agadoj kaj protestoj tra Hindio kaj ofte anstataŭis sian edzon kiam li estis enprizone. La majoritato de sia tempo ŝi estis dediĉita helpi kaj servi en aŝramoj.[3] Tie, Kasturba estis nomita "Ba" nome Patrino, ĉar ŝi servis kiel patrino de aŝramoj en Barato.[4] Diferenco inter Kasturba kaj Gandhi estis la traktado de siaj filoj en sia aŝramo. Gandhi kredis, ke iliaj filoj ne devas ricevi specialan traktadon, dum Kasturba sentis, ke Gandhi neglektis ilin.[5]
Notoj
redakti- ↑ Hiralal, Kalpana. "Rethinking Gender and Agency in the Satyagraha Movement of 1913". Journal of Social Sciences. 25: 94–101.
- ↑ 2,0 2,1 Kapadia, Sita (1989). "Windfall: Tribal Women Come Through". Women's Studies Quarterly. 17(3/4) (3/4): 140–149. JSTOR 40003104.
- ↑ Routray, Bibhu Prasad. "Kasturba Gandhi: Indian Political Activist". Encyclopædia Britannica. Alirita la 28an de aprilo 2020.
- ↑ Banerjee, Mita. "Kasturba Gandhi Strength of a Woman." Alive 02 2013: 32-4. ProQuest. Web. 27a Sep. 2017. Alirita la 28an de aprilo 2020.
- ↑ "Kasturba Gandi". Arkivigite je 2020-06-07 per la retarkivo Wayback Machine MANAS. Alirita la 28an de aprilo 2020.
Bibliografio
redakti- Gandhi, Arun (2000). Kasturba : a life. New Delhi: Penguin Books. ISBN 0140299718. OCLC 46314502.
- Gupta, Indra (31a de decembro 2010). India's 50 Most Illustrious Women. Icon Publications. ISBN 978-8188086047.
- Nayyar, Sushila (1948). Kasturba, wife of Gandhi. Pendle Hill. Alirita la 28an de aprilo 2020.
- Thomas, KP (1944). Kasturba Gandhi: A biographical study. Orient Illustrated Weekly. Alirita la 28an de aprilo 2020.