Antal Vállas
Antal Vállas [vAlaŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Vállas Antal estis hungara matematikisto, inĝeniero, profesoro, edukisto, membro (korespondanta kaj ordinara en 1837, ekstera en 1858) de Hungara Scienca Akademio.
Antal Vállas | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 18-an de majo 1809 en Peŝto |
Morto | 20-an de julio 1869 (60-jaraĝa) |
Lingvoj | hungara |
Okupo | |
Okupo | matematikisto |
Antal Vállas [1] naskiĝis la 18-an de majo 1809 en Pest (urbo). Li mortis la 20-an de julio 1869 en Nov-Orleano.
Biografio
redaktiAntal Vállas frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, en 1824 li aliĝis al la piaristoj. Li ekinstruis en Sátoraljaújhely, kie li konatiĝis kun Ferenc Kazinczy. En 1827 li forlasis la piaristojn, poste li estis ĉefamilia edukisto en Vieno, kie li ankaŭ plulernis. En 1840 li doktoriĝis en la universitato. En 1840 li prezentis la dagerotipion al la Hungara Sciencula Societo. En la sekva jaro li estis sendita al Francio por studi profiteblajn konojn. Hejmenveninta li instruis al metiistoj. Post jaroj li denove estis ĉefamilia edukisto. En 1848 li ekinstruis en universitato en Pest. Depost 1850 li ne plu rajtis instrui, tial li migris al Nov-Orleano, kie li fondis akademion. Li havis edzinon, kiu naskis 3 gefilojn.