Houtribdigo

(Alidirektita el Houtribdijk)

52° 38' N 5° 24' E Mapo

Houtribdigo
digo • compartmentation dam [+]
Koordinatoj52° 38′ 7″ N, 5° 24′ 51″ O (mapo)52.6353645.414183Koordinatoj: 52° 38′ 7″ N, 5° 24′ 51″ O (mapo)

Houtribdigo (Nederlando)
Houtribdigo (Nederlando)
DEC
Houtribdigo
Houtribdigo
Map
Houtribdigo
Vikimedia Komunejo:  Houtribdijk [+]
vdr
IJsselmeer kun en la mezo la Houtribdigo.
Houtribkluzoj apud Lelystad.
Houtribdijk apud Lelystad.
Vidaĵo ekde la digo al Enkhuizen

La Houtribdigo (nederlande: Houtribdijk [haŭtribdajk], ankaŭ konata kiel Markerwaarddijk, Markermeerdijk kaj Dijk Enkhuizen-Lelystad) estas akvobaraĵo en Nederlando. La digo (fakte baraĵo) estis konstruita inter 1963 kaj 1976, kaj disigas la IJsselmeer de la Markermeer (foje ankaŭ nomata suda IJsselmeer). La 26 kilometrojn longa digo estis celata por la polderigo de la suda parto de la IJsselmeer al Markerwaard, sed en 2003 oni decidis definitive ne konstrui tiun polderon.

Sur la digo estas vojo kiu interligas la urbojn Enkhuizen kaj Lelystad. Tiu vojo estas parto de la N302. Por la ŝipveturado estas tri kluzokompleksoj: la Krabbersgatkluzoj (profesia ŝipveturado) kaj la navidukto (plezura ŝipveturado) apud Enkhuizen, kaj la Houtribkluzoj apud Lelystad. Apud Enkhuizen ŝipveturado kaj aŭtoveturado interkruciĝas pere de navidukto. Flanke de la Krabbersgatkluzoj kaj la Houtribkluzoj situas defluigaj kluzoj kiuj necesas por la nivelado de la akvo en la Markermeer kaj IJsselmeer. Proksimume duonvoje sur la digo situas la rifuĝeja haveno Trintelhaven.

La municipo Lelystad donis al la vojo sur la digo la nomon Markerwaarddijk. Oficiale per tio oni nur indikas la parton de Lelystad ĝis la provinca limo. La nomo tamen ankaŭ estas uzata por la tuta digo.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti