Ŝaŝi
Ŝaŝi, ĉine 沙市区 estas metropolo kaj distrikto en Ĉina Popola Respubliko.
Ŝaŝi | |||
---|---|---|---|
distrikto de Ĉinio vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 434000 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 600 330 (2010) [+] | ||
Loĝdenso | 1 148 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 30° 19′ N, 112° 15′ O (mapo)30.31363112.24995Koordinatoj: 30° 19′ N, 112° 15′ O (mapo) [+] | ||
Areo | 522,75 km² (52 275 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+08:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Shashi District [+] | |||
Geografio
redaktiŜaŝi etendiĝas sur ebenaĵo laŭ maldekstra bordo de Jangzio en meza parto de la lando.
Historio
redaktiŜaŝi fondiĝis en la 18-a jarcento, poste kelkfoje plene detruiĝis pro la militadoj. La urbo aspektas, kiel tipa ĉina socialisma urbo sen historiaj domoj. Tamen ankaŭ en la 21-a jarcento oni konstruis modernajn domojn, precipe hotelojn.
Ekonomio
redaktiŜaŝi havas ekologiajn problemojn. La rivero estas poluita ĉe la haveno per diversaj metaloj kaj kemiaĵoj.
Klimato
redaktiŜaŝi havas subtropikan klimaton kun influo de musono. En la urbo la averaĝa jara temperaturo estas 20 °C, sed dum somero foje preskaŭ superas 40 °C. Jare pluvas po 800-1500 mm. Inter decembro kaj februaro foje-foje frostas kaj neĝas.
Trafiko
redaktiŜaŝi ne havas flughavenon kaj fervojon, sed havas riveran havenon.
Famuloj
redakti- ĉina verkisto Deng Huijin, kiu de 1981 estis gvidanto de loka Esperanto-societo en Ŝaŝi
Ĝemelurboj
redaktiFontoj
redakti- Angla Vikipedio