La Vinberoj de Kolero

novelo de John Steinbeck

La Vinberoj de Kolero (angle The Grapes of Wrath) estas romano verkita de John Steinbeck en 14-an de aprilo 1939 konsiderata unu el la ĉefaj verkoj de la usona literaturo. Ekzistas samnoma filmo bazita sur la romano, reĝisorita de John Ford kun Henry Fonda role de Tom Joad. La romano enpreniĝis en la liston de la 100 (plej signifaj) libroj de la 20-a jarcento laŭ Le Monde.

The Grapes of Wrath
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro John Steinbeck
Lingvoj
Lingvo angla lingvo
Eldonado
Eldondato 14-a de aprilo 1939
Loko Nov-Jorko
Loko de rakonto KalifornioOklahomoHooverville • Weedpatch Camp
Honorigoj La 100 libroj de la 20-a jarcento laŭ Le Monde • 20th Century's Greatest Hits: 100 English-Language Books of Fiction
vdr

Intrigo redakti

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

La romano komenciĝas el la vidpunkto de Tom Joad, juna viro, ĵus post sia eliro de la malliberejo, kie li estis kvar jarojn en kondiĉa libero por homicido. En sia reveno hejmen li trovas la predikanton Jim Casy, kiun li memoras de sia infanaĝo, tamen, li ne plu dediĉas al predikado. Ambaŭ viroj piediras kune. Kiam ili alvenas al farmo de la familio Joad, ĝi estas malplena. Konfuzita, li kaj Casy iras al la domo de la onklo John, kelkajn mejlojn proksima kaj tie li trovas sian familion ŝarĝanta kamionon per ĉiuj siaj havaĵoj. Tie li ekscias, ke la rikolto ruiniĝis kaj la banko, pro ilia nekapablo pagi ŝuldon, prenis la bienon. La nura espero de la familio Joad estas en flugfolio, amase disdonita en la tuta ŝtato, Oklahomo, ofertante laboron en Kalifornio kiel frukto-plukantoj. La familio, kune kun with Jim Casy, decidas investi ĉion en la vojaĝo. Tom scias ke tiel li malobeos sian kondiĉan liberon, sed decidas riski sin.

En la vojo, li ekkonas, ke la aŭtovojoj estas plenplenaj de miloj da familioj farantaj la saman vojaĝon pro la sama promeso. Ili poste aŭdas rakontojn de aliaj kiuj revenas de Kalifornio en mizera stato. Tiam ili komencas konscii pri la ebleco malsukcesi. Tiu konscio grandiĝas per la mortoj de la geavoj, la forlaso de Noah (la plej aĝa filo) kaj Connie (la edzo de la gravedita filino Rose of Sharon). Tamen ili ne havas alian eblecon ol daŭrigi.

Kiam ili alvenas al Kalifornio, ili trovas amasojn da laborserĉantoj kaj malmultan esperon havi dignan salajron. La tragedio kuŝas en la simpleco kaj nerealigeblo de iliaj revoj: domo, familio kaj laboro. Radio de espero estas prezentita en la pura, gastama vilaĝeto estrita de la Administrado de Re-setlado, registara agentejo kiu provas helpi la migrantojn, sed ili havas nek rimedojn nek spacon por ĉiuj malriĉuloj.

Responde al la ekstrema ekspluatado, la laboristoj komencas unuiĝi kaj la restantaj membroj de la familio senkone laboras en strikanta legom-ĝardeno. La protesto fariĝas perforta kaj oni murdas Casy-on. Tom, responde denove mortigas kaj li fariĝas fuĝinto. Li devas adiaŭi sian patrinon kaj promesas plu lukti por la proletaro. La bebo de Rose of Sharon naskiĝas morta. Ŝi donas sian patrin-lakton al malsat-mortonto.

Vidu ankaŭ redakti